Nularba Ebenaĵo
Nularba Ebenaĵo aŭ Senarba Ebenaĵo ( angle : Nullarbor Plain ) estas arida aŭ duonarida regiono, preskaŭ manka je arboj, de Aŭstralio. La vorto Nullarbor devenas de la latina nullus ("nenio" aŭ "neniu") kaj arbor ("arbo") kaj prononciĝas /ˈnʌləbɔr/ (proksimume NAlebor). Tradukeblus esperanten kiel "Senarba Ebenaĵo" aŭ "Nularba Ebenaĵo". Ĝi etendiĝas sur surfaco de proksimume 200.000 km² [1]. La regiono estas inter la ŝtatoj de Suda Aŭstralio kaj Okcidenta Aŭstralio.
Sub la nomo de Senarb-ebenaĵaj kserofitaroj, Nularba Ebenaĵa estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia-tasmania ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Samtempe ĝi estas IBRA-regiono en la Provizora Biogeografia Regiono-klasifiko por Aŭstralio.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Nullarbor Net
- Across The Nullarbor
- Informoj pri trapaso de Nullarbor
- Eyre Bird Observatory
- Klimataj mapoj
- History of the rail crossing
- Mundrabilla meteorite information
- angle Ekoregiono AA1306 : Senarb-ebenaĵaj kserofitaroj (WWF)
- Caverns give up huge fossil haul
- aerial video footage of the Nullarbor Plain
- Photo Essay on Driving Australia's Nullarbor Plain
- Governmental Biodiversity Assessment of the Nullarbor Plain