OSS 117: Alerte rouge en Afrique noire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
OSS 117: Alerte rouge en Afrique noire
filmo
Originala titolo OSS 117 : Alerte rouge en Afrique noire
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 4 aŭg. 2021
Ĝenro spionada filmo, komedia filmo
Kameraado Laurent Tangy
Reĝisoro(j) Nicolas Bedos
Produktisto(j) Éric Altmayer • Nicolas Altmayer • Geneviève Lemal
Scenaro Jean-François Halin
Loko de rakonto Afriko
Muziko de Anne-Sophie Versnaeyen
Rolantoj Jean Dujardin • Pierre Niney • Fatou N'Diaye • Natacha Lindinger • Gilles Cohen • Wladimir Yordanoff
IMDb
vdr

OSS 117: Alerte rouge en Afrique noire ("Ruĝa alarmo en nigra Afriko") aŭ OSS 117: Bons Baisers d'Afrique en Kebekio[1] estas franca spionada filmo reĝisorita de Nicolas Bedos aperinta en 2021.

Temas pri la dekunua filmo ensceniganta la ĉefrolulon Hubert Bonisseur de la Bath, alidire OSS 117 kaj la tria parto de la parodia sagao ludata de aktoro Jean Dujardin, inkluzive de la du unuaj filmoj, OSS 117: Le Caire, nid d'espions (2006) kaj OSS 117: Rio ne répond plus (2009), reĝisoritaj de Michel Hazanavicius.

Temo[redakti | redakti fonton]

En januaro 1981, Hubert Bonisseur de La Bath estas enkarcerigita en Afganio, en milito kun Sovetunio. Li sukcesas eskapi. Reen en Parizo, meze de la prezidenta kampanjo kaj malkaŝe subtenante kandidaton Valéry Giscard d’Estaing, agento OSS 117 estas translokigita al la IT-sekcio de la Ekstera Dokumentado kaj Kontraŭ-Spionado (SDECE). Li ricevas kiel mision savi Serge, alidire OSS 1001, agenton senditan en misio al Okcidenta Afriko por helpi al gvidanto Koudjo Sangawe Bamba subpremi ribelojn, el kiuj kelkaj estas komunismaj. Sub la kaŝnomo Émile Cousin, lia celo estas savi sian kolegon kaj malhelpi puĉon por konservi politikan reĝimon lojalan al Francio.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Jean Dujardin: Hubert Bonisseur de La Bath / OSS 117
  • Pierre Niney: Serge / OSS 1001
  • Fatou N'Diaye: Zéphyrine Bamba
  • Natacha Lindinger: Micheline Pierson
  • Wladimir Yordanoff: Armand Lesignac
  • Gilles Cohen: Roland Lépervier
  • Habib Dembélé: Koudjo Sangawe Bamba / la 3 sozioj / la prezidanto
  • Pol White: Léon Nkomo
  • Ivan Franek: Kazimir
  • Emil Abossolo-Mbo: Pamplemousse
  • Ibrahim Koma: Promedi
  • Melodie Casta: Jessica, piloto de helikoptero en Afganio
  • Brice Fournier: Viro en savano
  • Christelle Cornil: Josie Ledentu
  • Karim Barras: Jacky Jacquard
  • Bruno Paviot: Roger Moulinier
  • Jean-Édouard Bodziak: Jean-René Calot
  • Martial Courcier: Jean-Loup, komputikisto
  • Anne-Charlotte Pontabry: Annie
  • Marie-Philomène Nga: Edzino de Léon
  • Ricky Tribord: Kelnero en hotelo
  • Luc Antoni: Roussel
  • Nicolas Bedos: Viro en drinkejo kun Micheline (kameo), (ne kreditita)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fournier, Laurence. Ce que vous pourrez voir d'intéressant au cinéma durant les 4 prochains mois (france). www.cinoche.com. Alirita 2021-06-12.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]