Albinen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ober Dorbu)
Albinen
Blazono de Albinen
Blazono de Albinen
Blazono de Albinen
Albinen
Albinen
Albinen
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leuk
Koordinatoj  46° 20′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.33333 °N, 7.63333 °O / 46.33333; 7.63333 (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ 0″ N 7° 38′ 0″ O / 46.33333 °N, 7.63333 °O / 46.33333; 7.63333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 266
Areo 15,48 km²
Alteco 1300 m super marnivelo
Poŝtkodo 3955
Komunumkodo 6102
Mapo de Albinen
Mapo de Albinen
Situa mapo de Albinen
vdr

Albinen estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 266 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Albinen situas en la mezo de Valezo ĉe la eniro al la valo de la rivero Dala, kiu formas la okcidentan limon de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Albinen kaj la setlejoj Chermignon, Torrent, Ober Dorbu kaj Tschingere.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,48 km², de kiuj 29,9% estas kovritaj de arbaro, 51,% servas por agrikulturo kaj 3,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Albinen limas en nordo al Leukerbad, en oriento al Guttet-Feschel, en sudo al Leuk, kaj en okcidento al Inden.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Albinen situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la komunumo kondukas du flankaj montarvojoj ek de Leuk, kaj alia mallarĝa vojo kondukas al la kuracloko Leukerbad. Pere de poŝtaŭtolinioj al Leuk kaj al Leukerbad la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Albinen datiĝas el la jaro 1224 kiel Albignun. En la jaro 1291 Albinen la unuan fojon enstis menciita kiel komunumo. En la 14-a jarcento ĝi iom post iom disiĝis de la vicepiskopejo Leuk kaj elektis du prokuristojn. La komunumaj statutoj datiĝas el la jaro 1552. Ĝis en la 1950-aj jaroj Albinen vivis ĉefe de kamparana ekonomio. La konstruo de la veturebla vojo al Leuk en la jaro 1956 transformis la komunumon al loĝloko de laboristoj, kiuj laboris en Leuk kaj Vispo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]