Oberiberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberiberg
Blazono de Oberiberg
Oberiberg en vintro
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  47° 2′ 23″ N 8° 46′ 56″ O / 47.03972 °N, 8.78222 °O / 47.03972; 8.78222 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 23″ N 8° 46′ 56″ O / 47.03972 °N, 8.78222 °O / 47.03972; 8.78222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 802
Areo 32,9 km²
Alteco 1130 m super marnivelo
Poŝtkodo 8843
Komunumkodo 1368
Mapo de Oberiberg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberiberg estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 802 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberiberg siutas ĉe la pasejvojo tra Ibergeregg de Einsiedeln al Ŝvico. Sude de Oberiberg situas la montmasivo Hoch-Ybrig, kiu plej parte situas sur la komunuma teritorio kaj estas konata skiregiono. Al ĝi kondukas pluraj skiliftoj kaj aertelfero ek de Weglosen. La plej alta punkto de la komunumon estas en sudo la monto Drusberg kun alteco de 2282 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberiberg limas en nordo al Einsiedeln, en oriento al Unteriberg, en sudo al Muotathal, en sudokcidento al Illgau, en okcidento al Ŝvico, kaj en nordokcidento al Alpthal.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Oberiberg pasas la kantona ĉefvojo 386, kiu kondukas de Einsiedeln tra la montpasejo Ibergeregg al Ŝvico. Sur tiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1350 unuan fojon menciiĝis Ibrig. La regiono en mezepoko estis alproprigita de Ŝvicanoj, tuŝante tiel la interezojn de la habsburga Monaĥejo Einsiedeln. Tiu konflikto kondukis en la jaro 1315 al la Batalo de Morgarten, post kies venko la ŝvicanoj povis certigi siajn interesojn en la regiono. La iama komunumo Iberg en la jaro 1884 post longaj kvereloj estis dividita en Oberiberg kaj Unteriberg. Ĝis la disiĝo Oberiberg estis la ĉefloko de la vilaĝo Iberg. Komence de la 20-a jarcento Oberiberg sin prezentis kiel kuracloko kun sankta fonto. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]