Ŝvico (komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝvico
Blazono de Ŝvico
Blazono de Ŝvico
Ĉefplaco en Ŝvico
komunumo en Svislando • ĉefurbo de kantono de Svislando • urbo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  47° 01′ N 8° 39′ O / 47.017 °N, 8.650 °O / 47.017; 8.650 (mapo)Koordinatoj: 47° 01′ N 8° 39′ O / 47.017 °N, 8.650 °O / 47.017; 8.650 (mapo)
Nombro de loĝantoj 15 435 (2020)
Areo 53,28 km²
Alteco 516 m super marnivelo
Poŝtkodo 6430
Komunumkodo 1372
vdr

Ŝvico (germane kaj alemane Schwyz [ʃviːts], france Schwytz [ʃviːts], itale Svitto [svito], romanĉe Sviz [svits]) estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto kaj svisa kantono. Ĝi havis 14 234 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝvico situas je 516 metroj super la marnivelo inter la Lago de Laŭerco kaj la Kvarkantona Lago je la suda deklivo de la roka montmasivo Mythen (Mitoj). La komunumo Ŝvic konsistas el la komunumopartoj Ŝvico, Rickenbach, Ibach kaj Seewen. En sudokcidento de la komunumo situas la Lago de Laŭerco, en la sudo de la komunumo trafluas ĝian teritorion la rivero Muota, kiu en la najbara vilaĝo Brunnen alfluas al la Kvarkantona Lago.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ŝvico limas en nordo al Sattel, en nordnordoriento al Rothenthurm, en nordoriento al Alpthal, en oriento al Oberiberg, en sudoriento al Illgau, en sudsudoriento al Muotathal, en sudo al Morschach, en sudokcidento al Ingenbohl, en okcidento al Laŭerco, kaj en nordokcidento al Steinen.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Ŝvico nek devenas de la malnova alemana, nek de la latino. Oni do supozas, ke ĝi devenas de antaŭromia tempo, tamen la fonto de la vorto perdiĝas en la nebulo de la historio. Ŝvico fariĝis la nomo de la komunumo, distrikto kaj kantono kaj finfine eĉ de tuta Svislando (germane: Schweiz [ŝvajc] / alamane: Schwyz [ŝvic]).

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono de Ŝvico estas blanka kruceto en la dekstra supra angulo de ruĝa fono. En antaŭa tempo la flago de ŝvicanoj estis simple ruĝa, kio simbolis la sangon, kiun perdis la kamparanoj de Ŝvico en la batalo pri sia libereco. La blanka kruco venis sur la flagon, kiam la germana imperiestro akirinte la venkon en batalo danke al la helpo de ŝvica bataliono deprenis de ĉirkaŭ sia kolo sian ĉenon kun arĝenta kruco kaj ornamis per ĝi la flagon de la ŝvicaj legianoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]