Morschach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Morschach
Blazono de Morschach
Blazono de Morschach
Blazono de Morschach
Morschach
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  46° 58′ 55″ N 8° 37′ 11″ O / 46.98194 °N, 8.61972 °O / 46.98194; 8.61972 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 55″ N 8° 37′ 11″ O / 46.98194 °N, 8.61972 °O / 46.98194; 8.61972 (mapo)
Areo 23,4 km²
Alteco 650 m super marnivelo
Poŝtkodo 6443
Komunumkodo 1366
Mapo de Morschach
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Morschach estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 1017 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Morschach situas ĉe la orienta bordo de la Lago de Urio, la sudorienta baseno de la Kvarkantona Lago. La vilaĝo mem troviĝas sur natura teraso 220 metrojn super la laga nivelo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Morschach ankaŭ la fama vintrosportloko Stoos kaj la setlejo Binzenegg ĉe la enirejo al la Valo de Riemenstalden. La plej alta punkto de la komunumo estas la kulmino de Fronalpstock kun alteco de 1922 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Morschach limas en nordo al Ingenbohl, en nordoriento al Ŝvico, en oriento al Muotathal, en sudoriento al Riemenstalden, en sudo al Sisikon (UR), kaj en okcidento aliflanke de la lago al Seelisberg (UR).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la lagobordo kondukas la konata Aksovojo (germane Axenstrasse) kiu inter Brunnen kaj Flüelen konektas la svisan aŭtovojon A4 kun la svisa aŭtovojo A2. De la aksa vojo kondukas dekliva vojo supren al la vilaĝo Morschach. Sur tiu vojo cirkulas poŝtaŭtolinio ek de Brunnen, kiu konektas la vilaĝon al la publika transportreto. De Morschach aertelfero kondukas al Stoos, kaj de tie plien al la kulmino de Fronalpstock. De Ŝvico funikularo kondukas al Stoos.

De 1905 ĝis 1968 ekzistis dentoradofervojo de Brunnen al Morschach. Iam ekzistis planoj longigi tiun dentoradofervojon ĝis la kulmino de Fronalpstock, sed post la konstruo de la aertelfero de Stoos al Fronalpstock, tiu projekto fariĝis superflua. Kiam post la fermo de la gravaj hoteloj en Morschach la dentoradofervojo ne plu estis rentodona, ĝi estis malkonstruita kaj anstataŭigita per la hodiaŭa poŝtaŭtolinio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Morschach datiĝas el la jaro 1261 kiel Morsacho. Jam en la 9-a jarcento en Morschach ekzistis unua preĝejo. En la jaro 1302 la paroĥo Morschach sendependiĝis de la paroĥo Ŝvico. En la jaro 1880 estis konstruitaj la unuaj hoteloj, kaj komenciĝis la glora epoko de la vilaĝo kiel kurac- kaj feriloko. Famaj gastoj kiel la brita reĝino Viktoria, la bavara reĝo Ludoviko la 2-a kaj Winston Churchill restadis en Morschach. Kiam dum kaj post la 2-a mondmilito forrestis la gastoj, komenciĝis la krizo kaj la falo de Morschach kiel turisma loko. La grandhoteloj devis esti fermitaj. La hotelo Axenfels estis malkonstruita en la jaro 1947 kaj la grandhotelo Axenstein en la jaro 1967. Tio definitivigis ankaŭ la sorto de la neniam tre rentodona dentoradofervojo, kiu estis malkonstruita la jaron poste. Komence de la 21-a jarcento nun oni komencas revivigi la gloran epokon de la turisma loko. En la jaro 2007 estis malfermita ferivilaĝo de Reka, 9-trua golfludejo kaj komenciĝis la konstruo de la Swiss Holiday Park, la plej granda libertempa parko de Svislando, kun 4-stela hotelo, endomaj kaj subĉielaj banejoj kaj bonfartocentro. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]