Oberkirch LU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Oberkirch
Oberkirch
Blazono de Oberkirch
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 9′ 23″ N 8° 6′ 57″ O / 47.15639 °N, 8.11583 °O / 47.15639; 8.11583 (mapo)Koordinatoj: 47° 9′ 23″ N 8° 6′ 57″ O / 47.15639 °N, 8.11583 °O / 47.15639; 8.11583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3422
Areo 10,95 km²
Alteco 512 m super marnivelo
Poŝtkodo 6208
Komunumkodo 1095
Mapo de Oberkirch
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberkirch (prononcu obəkirĥ) estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3422 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberkirch situas ĉe la elfluejo de la rivero Suro el la Lago de Sempach. En nordo ĝi komplete kunkreskis kun la distriktĉefurbo Sursee, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Krom la ĉefvilaĝo mem al Oberkirch apartenas la setlejoj Dogelzwil, Kotten, Oberhof, Renzligen-Sennhof, Sankt-Margreto, Unterhof kaj Zellhüsli.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,11 km² (sen la lago), de kiuj 13,5% estas kovritaj de arbaro, 74,1% servas por agrikulturo kaj 12,1% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Oberkirch limas en nordo al Sursee, aliflanke de la Lago de Sempach en nordoriento al Schenkon kaj en oriento al Eich, en sudoriento al Nottwil, en sudo al Buttisholz, en sudokcidento al Grosswangen, kaj en nordokcidento al Mauensee.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberkirch disponas pri stacidomo ce la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Olten, kaj tra la komunumo pasas ankaŭ la buslinio de Sursee al Wolhusen.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas nordoriente en Sursee en distanco de proksimume 3 kilometroj de la vilaĝocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberkirch datiĝas el la jaro 1036 en la latina lingvo kiel Ecclesia superior. En germana lingvo unuan fojon aperas la nomo Obernkilch en dokumento de la jaro 1052.[2]

Dum mezepoko Oberkirch apartenis al la regno de la Grafoj de Lencburgo kaj poste de ties heredantoj la Grafoj de Kiburgo kaj fine la Habsburgoj. Post la Batalo de Sempach en la jaro 1386 la Habsburgoj perdis la regadon al Lucerno. La okcidenta parto de la komunumo ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 apartenis al la lucerna kamparvoktejo Ruswil, dum la orienta parto al la Oficdistrikto Ei, kiu estis subdistrikto de la Mikaela Distrikto de la Monaĥejo Beromünster. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la unuigita komunumo apartenis al la helveta distrikto Sursee, kiu fariĝis en la jaro 1803 la distrikto Sursee de Kantono Lucerno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen