Oberursel
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia Lando: | Hesio |
Distrikto: | distrikto Hochtaunus |
Areo: | 45,31 km² |
Loĝantaro: | 10 846 (fine de la jaro 2022) |
Loĝantara denseco: | 952 loĝantoj po km² |
Alto: | 197 m super marnivelo |
Geografia situo: | 50° 12′ N; 8° 35′ E Mapo |
Licencplato: | HG |
Poŝtkodo: | 61440 |
Retejo: | www.oberursel.de |
Retpoŝto: | info@oberursel.de |
Oberursel estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Ĝi estas la dua plej granda urbo de la distrikto Hochtaunus, nord-okcidente de la urbo Frankfurto ĉe Majno, kaj apartenas al la administra distriktaro Darmstadt.
Krom multaj konstruaĵoj el la mezepoko kaj postaj tempoj (la urbo skribe unuafoje menciiĝis en la jaro 791, havas do longan historion), vizitindas inter alie la muzea romia fortikaĵo Saalburg malmultajn kilometrojn norde de la urbo, en la montaj arbaroj de la mezmontaro Taunus, kiu ĉirkaŭas la urbon.
Urbopartoj en Oberursel
- Bommersheim
- Oberstedten
- Stierstadt
- Weißkirchen
Esperanto en Oberursel
En 1914 en Oberursel, „Fluganta Skribilo“ organizis sian unuan internacian konkurson de Esperanta Stenografio.
Urbopartnerecoj
Oberursel havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:
Eksteraj ligiloj
greke paĝoj de la urbo, germanlingvaj greke paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main
|