Obfelden
Obfelden | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Affoltern |
Koordinatoj | 47° 15′ 51″ N 8° 25′ 27″ O / 47.26417 °N, 8.42417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 51″ N 8° 25′ 27″ O / 47.26417 °N, 8.42417 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4465 |
Areo | 7,54 km² |
Alteco | 430 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8912 |
Komunumkodo | 0010 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Obfelden estas komunumo en la distrikto Affoltern, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Obfelden situas ĉe la orienta bordo de la rivero Reuss en okcidente de la montoĉeno Albis.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Per poŝtaŭtobusoj la komunumo estas konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unuaj setlejoj en Obfelden jam datiĝas el la ŝtonepoko. Arkeologoj trovis sur la teritorio de la komunumo la faman ortrezoron de Unterlunnern, kiu hodiaŭ videblas en la Nacia Muzeo de Svislando en Zuriko.
El la kvin setlejoj Toussen (una skriba mencio 1325 kiel Thunsen), Bickwil (unua skriba mencio 1243 kiel Bickwilare), Wolsen (unua mencio 1311 kiel Wolunsun), Oberlunnern kaj Unterlunnern (antaŭe Lundenrrun) disvolviĝis iom post iom komunumo, kiu en mezepoko apartenis al Ottenbach. La 15-an de februaro 1847 Obfelden fariĝis aŭtonoma politika komunumo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|