Observatorio de Badlands

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Observatorio de Badlandoj)
Observatorio de Badlands
Observatorio
La Observatorio de Badlands
Oficiala nomo: Badlands Observatory
Lando Usono Usono
Municipo Quinn (Suda Dakoto)
Supermara alteco 796 m s. m.
Koordinatoj 43° 59′ 27″ N 102° 7′ 51″ U / 43.99083 °N, 102.13083 °U / 43.99083; -102.13083 (mapo)
Estiĝo 2000
Posedanto Astronomia Societo de la Nigraj Montetoj
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Retpaĝo: http://sdspacegrant.sdsmt.edu/bo.htm

La Observatorio de Badlands estas astronomia observatorio en Quinn (Suda Dakoto, Usono). Ĝi ŝuldas sian nomon al la proksima Nacia Parko Badlands (Nacia Parko de Badlandoj). Ĝia MPC kodo estas 918.[1].

Ĝi estis establita en 2000 de la usona astronomo Ron Dyvig asociata kun la Kolegio pri Optikaj Sciencoj kaj la Observatorio Steward de la Universitato de Arizono.

Ron Dyvig, kiu estis engaĝiĝinta en konstruo de teleskopoj kiel esplora teknikisto ĉe la Universitato de Arizono, decidis krei sian propran instrumenton : Neŭtona teleskopo de 26 coloj (66 cm). En komenco de 1998, li aĉetis eksan malsanulejon en Quinn (Suda Dakoto) kiun li transformis en observatorio helpe de la Astronomia Societo de la Nigraj Montetoj (Black Hills Astronomical Society[2]). Malgraǔ incendio en fino de 1998, la teleskopo de 16 coloj estis instalita en la observatorion en februaro 2000 kaj vidis sian unuan lumonjn la 27-an de majo 2000.[3]

Kiam la Observatorio de Badlands malfermiĝis, la urbo Quinn instalis kovrilojn sur la stratolampojn por malgrandigi la luman poluon.[4]

Malkovritaj asteroidoj[redakti | redakti fonton]

Minor Planet Center kreditas senpere al la Observatorio de Badlands la malkovron de 8 asteroidoj inter 2001 kaj 2002. [5]

En novembro 2016, entute 25 numerotitaj asteroidoj estis malkovritaj elde la Observatorio de Badlands far'de pluraj astronomoj (krom R. Dyvig mem), kiel la itala amatora astronomo Fabrizio Tozzi, kiu malkovris la asteroidon (315495) 2008 AQ3 uzinte defore la Observatorion de Badlands per Interreto en 2008.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Badlands Observatory en la angla Vikipedio.