Ocna Mureș

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ocna Mureș [okna mureŝ] (hungare: Marosújvár [maroŝu:jva:r], germane: Miereschhall [mireŝal]) estas urbo en distrikto Alba en Rumanio, sur la maldekstra bordo de rivero Mureș, sude de Turda. Administre apartenas al ĝi Războieni-Cetate, Cisteiu de Mureş, Lunca Mureşului (Alba) kaj Micoşlaca.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 4976 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 11 009 (rumanoj, 15 % hungaroj).

Historio

De 1850 ĝi estas la plej grava salminejo de Transilvanio. Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estas en 1202; en 1296 ĝi estis ekleziejo. En la mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér). Oni aligis al ĝi Uioara de Jos kaj Uioara de Sus.

Fonto

Renomaj personoj