Ocna Sibiului

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de ministo en Ocna Sibiului

Ocna Sibiului okna sibiuluj (hungare: Vízakna, germane: Salzburg) (Rumanio) estas urbo en Rumanio nordokcidente de Sibiu.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 4048 loĝantojn [rumanoj, hungaroj); en 1992 4178 (rumanoj, 11,2 % hungaroj).

Historiaj eventoj

Ĝiaj unuaj mencioj skribaj estas en 1262–63, 1291; en 1337 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Alsó-Fehér vármegye). Ĉe la urbo longe ekzistis sal-minejo, de kiu deriviĝas ĝiaj nomoj (Salzburg = sal-kastelo, Ocna = sal-minejo; Vízakna = akvo-minejo). La sala rezervejo tiea havas la formon de elipso kun aksoj de 1,3 kaj 0,6 kilometroj. Pro la engrunda salo ekestis 15 salaj lagoj, kiuj enhavas tiom da salo, ke homa korpo flosas sen naĝa aktivado. La plej granda lago enhavas pli ol 260 gramojn da salo en ĉiu litro; la maksimuma sal-enhavo de la lagoj estas 287 g/l. La kuraca efiko de la sala akvo estis konata jam en la 16-a jarcento. De 1846 la urbo estas kuracloko pro siaj salbanejoj. La 4-an de februaro 1849 la milittrupoj de Jozefo Bem suferis tie gravan malvenkon de habsburga armeo gvidita de A. Puchner.

Fonto

Renomaj personoj

Eksteraj ligiloj