Ofelia García (edukisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ofelia García
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1948 (1948-11-30) (75-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispanaangla
Ŝtataneco KuboUsono
Alma mater Urba Universitato de Nov-Jorko
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Ofelia García (Otheguy) estas kubana-usona emerita profesoro, plej bone konata pro ŝia laboro pri dulingvismo, translingvado[1], lingvopolitiko[2], socilingvistiko kaj sociologio de lingvo[3]. Ŝia laboro emfazas dinamikan plurlingvecon, kiu estas evoluigata tra "interagado inter lingvaj rimedoj kaj kompetentecoj de la individuo, same kiel la sociaj kaj lingvaj kuntekstoj de kiuj ŝi/li estas parto."[4]

Esploro[redakti | redakti fonton]

García dediĉis ŝian karieron al la kampo de dulingvismo kaj dulingva edukado[5]. García estas konata por popularigi la uzadon de la termino translanguaging (translingvado) kiun ŝi difinas kiel "la disvolvon de tuta lingva repertuaro de parolanto senkonsidere de la aliĝo al la socie kaj politike difinitajn limojn de kutime naciaj kaj ŝtataj lingvoj."[6] García renkontis Cen Williams, kiu elpensis la terminon translanguaging, en Norda Kimrio en 2012[7]. Instigite kaj de socia kaj lingva konscio kaj esti pasia pri lingvoj kaj dulingva edukado, ili konsentis etendi la koncepton de translanguaging de la klasĉambra uzado al pli ampleksa koncepto de la ĉiutaga lingvo de dulingvanoj[7].

Premioj[redakti | redakti fonton]

García ricevis multoblajn premiojn interalie la premion Charles Ferguson en Aplikata Lingvistiko (2017). Ĉi tiu premio honoras homojn pro ilia elstara esplorado, supera gvidanta kapablo kaj la kapableco akceli kunlaborojn inter multaj homoj por riĉigi la mondon ĉirkaŭ ili.[8]

Persone[redakti | redakti fonton]

García edziniĝis kun la lingvisto Ricardo Otheguy[9].

En marto 2022 ŝi estis inter 151 internaciaj feministoj subskribinte feministan reziston kontraŭ milito: Manifesto, en solidareco kun la Feminist Anti-War Resistance (Feminista kontraŭmilita rezisto) iniciatita de rusaj feministoj post la rusa invado de Ukrainio.[10]

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Fishman, J. A., & García, O. (2010). Handbook of language & ethnic identity. Oxford University Press.
  • García, O. (2009). Bilingual education in the 21st century: A global perspective. John Wiley & Sons.
  • García, O., & Wei, L. (2014). Translanguaging: Language, bilingualism and education. Palgrave Pivot.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What is Translanguaging? (en-US). Alirita 2021-04-20.
  2. (2016-06-20) “An Interview with Dr. Ofelia García on the Past, Present and Future of Language Policy”, Bellaterra Journal of Teaching & Learning Language & Literature 9 (2), p. 120–130. doi:10.5565/rev/jtl3.683. 
  3. Ofelia García | Teachers College Press. Alirita 2021-04-06.
  4. (2018-10-25) “Who speaks what language to whom and when – rethinking language use in the context of European Schools”, International Journal of the Sociology of Language 2018 (254), p. 71–101. doi:10.1515/ijsl-2018-0034. 
  5. Ofelia García (angle). Alirita 2021-04-18.
  6. What is Translanguaging? (en-US). Alirita 2021-04-20.
  7. 7,0 7,1 (2019-10-15) “A Tribute to Ofelia García”, Journal of Multilingual Education Research 9 (1).  ISSN 2153-4799.
  8. (en) "2017 Ferguson Award - Ofelia García, PhD".
  9. (en) Baker, Colin (2019-10-15). "A Tribute to Ofelia García". Journal of Multilingual Education Research. 9 (1). ISSN 2153-4799.
  10. "Feminist Resistance Against War: A Manifesto". Specter Journal, la 17-an de marto 2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Translingvado

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]