OkSEJT-39

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 39-a Okcidenta Sovetia Esperantista Junulara Tendaro okazis 04-14 de aŭgusto 1999 apud Carina lago, proksime al urbo Tiĥvin en Leningrada regiono de Rusio.

La ĉeftemo estis Mondo, kiun kreas vi.

La tendaro estis konceptita kiel neordinara. Oni kunigis la spertojn pri la pluraj antaŭaj SEJT-oj kaj multnombraj internaciaj junularaj E-renkontiĝoj, en kiuj ekde la 1990-aj jaroj amase partoprenis rusiaj E-aktivuloj. Tre abunde estis uzita la lasta modo de rusiaj junularaj E-renkontiĝoj: psikologiaj kursoj kaj trejnadoj.

"Ĉu vi ne rimarkis, ke ofte vi kaŝas rigardon, kiam ĝi kunpuŝiĝas kun la okuloj de nekonata persono? Ĉu vi ne provis rideti dum la interparolo? Kaj ankoraŭ, ĉu vi kurbigas ŝultrojn dum paŝado?" - demandis la unua informletero.

Dekomence, kiel atestas la informletero, la psikologiajn kursojn devus okazigi la samaj personoj, kiuj aktivis en la regionaj E-renkontiĝoj: studentoj kaj eksstudentoj de psikologiaj fakultatoj, memlernintoj kaj entuziasmuloj. Tamen, jam kiam la preparado de la tendaro startis, subite alvenis novaj fortoj. Al E-kurso de Andrej Grigorjevskij en Ivanovo aliĝis spertega psikotrejnisto Sergej Vasiljev - kun la grupo de siaj disĉiploj. Sergej mem diligente lernis Esperanton kaj instigis siajn grupanojn - li metis al ili celon apliki iliajn psikologiajn sciojn praktike - kaj en Esperanto, kadre de la preparata SEJT.

Neniam antaŭe kaj neniam poste la tema programo en SEJT-oj estis tiom altnivela kaj tiom cerbo-eksplodiga. Kaj detruanta la rutinon - kio, kompreneble ne al ĉiuj tio estis agrabla, ĉar oni estas sklavoj de siaj kutimoj. Poste oni povis kelkloke legi, ke la psikologiaj trejnadoj okazis en la rusa, sed tio ne estas vero: la tuta programo estis en Esperanto, simple la kritikantoj ne sciis, kiel esprimi sian animan perturbiĝon, krom per la plej "forta akuzo".

La grumblado ne evoluis al ia rimarkebla konflikto inter la kritikantoj kaj organizantoj, des pli, ke la cetera programo estis bunta kaj kutima: koncertoj, konkursoj, lingvokursoj, ekskursoj, prelegoj kaj kunsidoj.