Okcidentalo-Akademio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcidentalo-Akademio
akademio
vdr

Okcidentalo-Akademio (Occidental-Academie) estis lingva akademio rilata al okcidentalo.

Okcidentalo estas eŭroklono kreita post longaj studoj de la iama volapukisto kaj esperantisto Edgar von Wahl en 1922. Jam dekomence ĝi altiris plurajn lingve interesatajn idistojn. La unua iaspeca "fundamento" de tiu lingvo aperis vortarforme nur en 1925 (Radicarium directiv del lingue international (Occidental) in 8 lingues, de E. von Wahl). En 1927 la Okcidentalistoj centrigis la gvidon de sia movado en Austrio (nome en Vieno): tie aperis la centra kaj longe sola periodaĵo Cosmoglotta (pli frue: Kosmoglott), kaj en tiu urbo troviĝis la centra sidejo de la internacia Occidental-Union. Organo de Occidental-Union estis la Occidental-Academie, konsistanta el ĉirkaŭ 10 personoj. Ili havis la rajton decidi pri ŝanĝoj, aldonoj kaj novigoj en la lingvo. Tamen, kvazaŭ konsulta komitato, oni kreis alispecan, pli vastan organon, nomatan Comite Explorativ del Lingue International Auxiliari (CELIA), kiu diskutis pri diversaj lingvaj demandoj, proponis solvon au solvojn al la Akademio, kiu cetere estis la sola instanco decidopova. La diskutoj kaj la decidoj regule aperis en Cosmoglotta. La Akademio celis definitive normigi la lingvon Occidental. Kiel bazo estis prenita la vortaro de Joseph Gar Deutsch-Occidental-Wörterbuch (kiun reviziis von Wahl). En 1933, pro la malserena internacipolitika horizonto, oni decidis centrigi la tutan Occidental-movadon en Svislando, nome en la vilaĝo Chapelle. Tie, grupo svisa eklaboris kun la en Svision enmigrinta Ilmari Federn (1937) pri normigita vortaro (Vocabularium fundamental, grandparte ankoraŭ reviziita de E. von Wahl.). La eksplodo de la dua mondmilito devigis la en Svisio centrigitan Occidental-Union malfondi la ĝistiaman Akademion, kreante portempan Akademion (Academie Interimari de Occidental), kiu konsistis el du bone kunlaborantaj grupoj: unu en Svisio, kaj la alia en Svedio. Tiu normiga laboro daŭris ĝis 1947, kiam aperis, sub la redakto de Ric Berger, Fundamental Vocabularium de Occidental. Tiam la portempa akademio iom post iom endormiĝis pro farita laboro: ankoraŭ la ŝanĝo de la nomo "Occidental" al la nomo hodiaŭa "Interlingue" (1949) okazis sen konsulti la akademion.