Okedra hiperprismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okedra hiperprismo
Bildo
Figuro de Schlegel
Speco Prisma uniforma plurĉelo
Vertica figuro Kvadrata piramido
Simbolo de Schläfli {3,4}x{}
Simbolo de Bowers Ope
Verticoj 12
Lateroj 30
Edroj 16 trianguloj {3}, 12 kvadratoj {4}
Ĉeloj 2 okedroj (3.3.3.3)
8 triangulaj prismoj (3.4.4)
Geometria simetria grupo [3,4]x[]
Propraĵoj Konveksa
vdr

En geometrio, okedra hiperprismo estas konveksa uniforma plurĉelo. Ĉi tiu plurĉelo havas 10 pluredraj ĉeloj: 2 okedroj koneksajn per 8 triangulaj prismoj.

Ĝi povas esti konstruita per kreo de du koincidantaj okedroj en 3-spaco, kaj movo de unu el ili en 4-spaco orte al la 3-spaco ĝis kiam distanco inter ili estas egala al ilia latera longo.

Ĝi estas unu el 18 uniformaj kvar-dimensiaj hiperprismoj ĉiu el kiuj estas kreita per uzo de uniformaj prismoj por koneksi paron de paralelaj platonaj solidojarĥimedaj solidoj.

Ĝi estas ankaŭ la unua en malfinia serio de uniformaj kontraŭprismaj hiperprismoj.

Alternativaj nomoj:

  • Okedra duloka prismo
  • Triangula kontraŭprisma prismo
  • Triangula kontraŭprisma hiperprismo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Figuro 51 Prismaj konveksaj uniformaj plurĉeloj de George Olshevsky