Okot p'Bitek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okot p'Bitek
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1931 (1931-06-07)
en Gulu
Morto 20-an de julio 1982 (1982-07-20) (51-jaraĝa)
en Kampalo
Lingvoj angla • Acholi vd
Ŝtataneco Ugando vd
Alma mater Universitato de Oksfordo • Aberystwyth University • Universitato de Bristol vd
Profesio
Okupo poeto • universitata instruisto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Song of Lawino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Okot p'Bitek' (1931 - la 20-an de julio 1982) estis uganda poeto, instruisto, etnologo kaj verkisto, unu el la gvidaj figuroj en la afrika literaturo. Li ĉefe famiĝis post kiam li tradukis sian poemon 'Wer per Lawino' en la anglan ("Song of Lawino")[1].Temas pri longa poemo pri la lamentoj de kampara afrika virino (Lawino), kies edzo adoptis urban vivstilon kaj kiu deziris ke ĉio okcidentiĝus[2]. Tiu poemo estas konsiderata kiel unu el la cent plej bonaj afrikaj libroj en la 20-a jarcento. En 1953 li verkis sian unuan romanon.

Li studis pedagogion ĉe la Universitato de Bristolo, juron ĉe la Universitato Aberystwyth en Kimrio kaj socian antropologion en Oksfordo, kie li defendis doktoran disertacion pri la tradicia kulturo de la aĉolioj.

Okot trovis afrikajn formojn por sia poezio kaj estis fondinto de la orientafrika kanto-lernejo („East African Song School“) pro ĝiaj radikoj en la tradicia frazologio kaj kantoj.

Li multe faris por la kultura konsciigo de homoj en Ugando. Li multe okupiĝis pri literatura laboro, organizante kulturajn festivalojn, instruis dum iom da tempo en Universitato Makerere kaj estis la direktoro de Nacia Teatro de Ugando.

Ĝis sia morto en 1982 en Kampala, li laboris en diversaj universitatoj kaj instancoj por edukado de afrikanoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • 1953 : Blankaj Dentoj ("Lak Tar", unua romano, verkita en la lua lingvo);
  • 1966 : Wer pa Lawino ("Kanto de Lawino", poemo en la lua lingvo);
  • 1970 : Song of Ocol ("Kanto de la Edzo", poemo verkita en la angla)
  • 1973 : La Kultura Revolucio de Afriko, eseoj
  • 1986 : Artist, the Ruler: Essays on Art, Culture and Values (La Artisto, la Reganto: Eseoj pri Arto, Kulturo kaj Valoroj).

Komence, liaj verkoj estis verkitaj en la lingvo lwo, kaj poste tradukitaj al la angla.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) «La Chanson de Lawino» Présence Africaine, arĥivita de la originalo en Wayback Maŝino, la 20-an de aŭgusto 2020.
  2. (en) Okot p'Bitek, African Books Collective

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La Poezio de Okot p'Bitek (1976), George A. Heron.
  • Penso kaj tekniko en la poezio de Okot p'Bitek (1984), Monica Nalyaka Wanambisi.
  • Kulturaj Studoj en Afriko: Festado de Okot p'Bitek kaj Pretere (Simpozio 1997, Universitato de Transkei) redaktita de Molara Ogundipe-Leslie kaj Ssalongo Theo Luzuuka.
  • Oral Traditions As Philosophy, La heredaĵo de Okot P'Bitek por Afrika Filozofio (2002) Samuel Oluoch Imbo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]