Okpetala driado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Okpetalulo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okpetala driado

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rozales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Genro: Driado Dryas
Dryas octopetala
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La okpetala driado[1]okpetalulo (Dryas octopetala) (aŭ driado aŭ montara zingibro) apartenas al holarktisa genro Dryas, kiu ampleksas tri speciojn. La planton nomis oni en la 16-a jarcento Chamaedrys. Tiu ĉi nomo signifas "pigmea kverko" (el la greka chamei = pigmeosimila kaj drys = kverko). Linnaeus donis en la 19-a jarcento la genran nomon Dryas. La nomo okpetalulo venas el la latina octopetala, t.e. okpetala, pro la plej ofte ok blankaj petaloj aŭ "florfolioj").

La okpetalulo estas signo de la Alpoj kaj la plej karakteriza tipo de spalira arbusteto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La spalira arbusto havas alton de 5–15 cm, estas ĉiamverda kaj vivas ĝis 100 jaroj. Ĝi posedas subgrunde kuŝantan lignecan ŝoson, kiu povas traplekti grandajn areojn. La folioj havas mallongan petiolon kaj estas entranĉataj, kun ĉirkaŭvolva rando. La supra flanko estas senhara, la suba havas fajnan, blankfeltan, briletan hararon kiu servas kontraŭ la transpirado.

La blankaj floroj estas 2–4 cm larĝaj kaj kreskas el la folia akselo. La stiluso longas 3 cm. La florado daŭras de junio ĝis aŭgusto.

La ŝosaj kaj floraj burĝonoj aperas en la antaŭ-vegeta periodo.

La okpetala driado havas radikajn tuberetojn, kiuj ligas aeran nitrogenon per aktinomicetoj. Krom tio, ĝi havas simbiozan mikorizon, kiu helpas la akvoakcepton.

Apero[redakti | redakti fonton]

La specio ofte aperas sur kalkaj ĉenoj, fundoj de la Alpoj inter 1.200 kaj 2.500 m.

La disvastiĝa areo estas Alpoj, Sud- kaj Mezeŭropo same kiel la arkta regiono.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La okpetalulo ofte nomatas kiel "fosilio". La floroj, fruktetoj kaj polenoj travivis la glaciepokon.

En Norda Svedujo, la okpetalulo formas la precipan vegetaĵaron de la tundro, kun muskoj kaj likenoj.

La planto estas protektata.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2 p. 257

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]