Okraventra kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Okraventra kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Leptotila Leptotila
Specio: Okraventra kolombo Leptotila ochraceiventris
Chapman, 1914
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Okraventra kolombo (Leptotila ochraceiventris) estas granda specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo.

Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj sekaj arbaroj, tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj, kaj tre degraditaj iamaj arbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo kaj malpliiĝo de populacio.[1][2]

Ĝi estas precipe surgrunde loĝanta specio, ĝenerale solema aŭ trovebla en paroj, kun kelkaj observoj game ĝis sep grupe.[3] Ili vivas averaĝe 4.2 jarojn.[2] Oni konas malmultan informaron pri la aktiveco de tiu specio.

Temas pri bruneca kolombo kun okrecaj argilecaj nauncoj en subaj partoj kaj nuko, dum la flugiloj estas pli malhelgrizaj. La beko estas nigreca kaj la piedoj ruĝaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]