Oleg Bondarĉuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oleg Bondarĉuk
Persona informo
Naskiĝo 1962
en Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
Ŝtataneco SovetunioUkrainio
Alma mater Nacia aviada universitato
Okupo
Okupo piloto
Konata kiel deltaplanisto
vdr

Oleg Bondarĉuk (ruse Олег Григорьевич Бондарчук, ukraine Оле́г Григо́рович Бондарчу́к; naskiĝis en 1962 en Ukraina SSR, Sovetunio) estas sovetia kaj ukrainia deltaplanisto, mondĉampiono de 2005 pri la deltaplana sporto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oleg Bondarĉuk naskiĝis en Ukraina SSR en 1962. Studis en la Kieva instituto de civilaviadaj inĝenieroj (nun Nacia aviada universitato (ukraine: Національний авіаційний університет)). Li aliĝis laŭ anonco al instituta deltaplana klubo «Dedalo» (Дедал) kie li entuziasmiĝis pri deltaplana sporto. La unuajn flugojn li faris en la deltaplana aerodromo «Ronda remparburgo» (Круглое городище) en la vilaĝo Ĥodosivka apud Kievo.

En 1985 li partoprenis la ĉampionkonkurson de Kievo, en 1986 venkis en la ĉampionkonkurso de Ukraina SSR. Poste li dungiĝis kiel instrukcianto en Jampil (ukraine: Ямпіль) kaj laboris tie ĝis la disfalo de Sovetunio.

Poste Gérard Thevenot, posedanto de la franca firmao La Mouette, invitis lin labori tie. En Francio Oleg Bondarĉuk precipe laboris kiel piloto testanta novan teĥnikon.

En 1997 li revenis al Ukrainio kaj ekis flugadi por la firmao «Aeros», atingante altajn lokojn en diversaj konkursoj. En 1997 li estis kvara en la ĉampionkonkurso de Germanio, dua en la ĉampionkonkurso de Francio en Saint-André-lez-Lille kaj dua en la Unuaj tutmondaj aviadaj ludoj. Poste en Aŭstralio li estis dua en la ĉampionkonkurso en Hay, dua en la Pokalo Bogong kaj dua en la monda ĉampionkonkurso.

Oleg Bondarĉuk partoprenis multajn konkursojn kaj plurfoje atingis premiajn lokojn. En 2005 li venkis en la monda ĉampionkonkurso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]