Olga Haselbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olga Haselbeck
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1884 (1884-02-19)
en Budapeŝto
Morto 16-an de oktobro 1961 (1961-10-16) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Géza László
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Olga Haselbeck, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Haselbeck Olga Mária estis hungara operkantisto (mezosoprano, soprano). Ŝia edzo estis Géza László, ŝia geedziĝa nomo estis László Gézáné.

Olga Haselbeck kiel Judit (Burgo de la Blubarbulo)

Olga Haselbeck [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1884 en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de oktobro 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Olga Haselbeck lernis kantoteknikon en Budapeŝto, Milano kaj Bayreuth. Ŝi ricevis stipendion en 1908 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En la sekva jaro ŝi debutis en la Operejo kiel Santuzza (Pietro Mascagni: Cavalleria rusticana). En 1914 ŝi edziniĝis. En 1919 ŝi estis Judit en premiero de Béla Bartók: Burgo de la Blubarbulo. Ŝi ofte kantis ankaŭ en Berlino kaj en aliaj gravaj urboj. En 1932 ŝi retiriĝis, en 1948 ŝi estis nomumita eterna membro de la Operejo.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]