Géza László

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Géza László
Personaj informoj
Naskonomo Löwinger Géza
Naskiĝo la  14-an de marto 1886(nun 1886-03-14)
en Hungario Rácszentmiklós (Hungario)
Morto la 12-an de novembro 1955
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Profesio advokato
v  d  r
Information icon.svg

Géza László [lAslO], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo László Géza estis hungara privata instruisto pri kantado, advokato. Lia origina familia nomo estis Löwinger, lia edzino estis Olga Haselbeck.

Géza László [1] naskiĝis la 14-an de marto 1886 en Rácszentmiklós (nuntempa parto de Ráckeresztúr), li mortis la 12-an de novembro 1955 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza László devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion en Budapeŝto, lia instruisto estis Pongrác Kacsóh. Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, samtempe plian diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto. Li plulernis muzikon en Berlino kaj Milano, sed pro la 1-a mondmilito li hejmenvenis. En 1914 li edziĝis kaj ĝis la Hungara Sovetrespubliko li estis advokato. Li estis tenoro, tamen li neniam estis sur scenejo, sed li iĝis signifa kantoinstruisto. Ekde 1943 li ankaŭ instruis en muzika gimnazio.

Elektitaj lernantoj de László[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]