Gitta Halász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gitta Halász
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1889 (1889-08-15)
en Lipik
Morto 8-an de majo 1968 (1968-05-08) (78-jara)
en Budapeŝto
Tombo Farkasréti Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio kantisto
Information icon.svg
vdr

Gitta Halász [halAs], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Halász Gitta estis hungara operkantisto (koloratursoprano), subreto. Ŝia origina nomo laŭ hungara sistemo estis Holzer Margit, ŝia geedziĝa nomo estis Révész Sándorné.

Gitta Halász [1] naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1889 en Kroata reĝlando en Lipik, ŝi mortis la 8-an de majo 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gitta Halász devenis el juda familio. Ŝi lernis kantoteknikon en Vieno kaj Budapeŝto. Ŝi debutis en Reichenberg. En 1918 ŝi aliĝis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1928 ŝi edziniĝis en Budapeŝto. En 1938 ŝi katolikiĝis, tamen dum la nazia erao ŝi estis forigita el la Operejo. En 1948 ŝi pensiuliĝis, tiam ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Operejo. Post la retiriĝo ŝi okupiĝis pri instruado de kantotekniko. En 1959 ŝi vidviniĝis.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]