Ráckeresztúr

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ráckeresztúr (rAckerestUr) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Ercsi. La loknomo signifas hungare: serba-kruco-Dio.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Ráckeresztúr situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Ercsi troviĝas 7, Martonvásár 8, Százhalombatta 10, Érd 16, Gárdony 20, Budaörs 28, Budapeŝto 36 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue romianoj loĝis tie. Dum la turka dominado la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis, fine serboj alvenis kaj la tereno restis daŭre loĝata.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco konstruiĝis en 1725, en 1952 trakonstruiĝis, la turo estas 27 m-ojn alta.