Olimpika Muzeo de Norvegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olimpika Muzeo de Norvegio
muzeo
Lando Norvegio vd
Situo Lillehammer
Adreso Maihaugvegen 1, 2609 Lillehammer
Estiĝo 1997
Koordinatoj 61° 6′ 44″ N, 10° 28′ 40″ O (mapo)61.11211111111110.477694444444Koordinatoj: 61° 6′ 44″ N, 10° 28′ 40″ O (mapo)
Olimpika Muzeo de Norvegio (Norvegio)
Olimpika Muzeo de Norvegio (Norvegio)
DEC
Olimpika Muzeo de Norvegio
Olimpika Muzeo de Norvegio
Situo de Olimpika Muzeo de Norvegio
Map
Olimpika Muzeo de Norvegio
Parto de Lillehammer museum vd
Retpaĝo http://eng.ol.museum.no/
vdr
Håkons Halo, Lillehammer
Norvega Olimpika Muzeo, ekspozicio ĝis 2015

La Norvega Olimpika Muzeo (norvege Norges Olympiske Muzeo) estas sportmuzeo en Lillehammer, Norvegio. kaj estas parto de la Lillehammer muzea fondaĵo [1]. Ĝi situas proksime de Lysgårdsbakken en Halo Håkons kaj estas parto de la subĉiela muzeo Maihaugen ekde la 12-a de februaro 2016 [2].

Ĉi tiu estas la ununura muzeo en Norda Eŭropo kiu prezentas la tutan historion de la Olimpikoj. La muzeo havas kolekton de pli ol 7,000 olimpikaj ekspoziciaĵoj.

La Norvega Olimpika Muzeo havas la statuson de la nacia muzeo de sporto en Norvegio. Kune kun la muzeoj Maihaugen, Aulestad, Bjerkebæk kaj la Norvega Poŝta Muzeo, la Norvega Olimpika Muzeo estas parto de la firmigita Lillehammer-muzeo.

Historio kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

La Olimpika Muzeo en Norvegio prezentas la historion de la Olimpikoj de antikvaj tempoj ĝis la nuntempo, kun la plej granda fokuso sur la Vintra Olimpiko de 1952 en Oslo kaj la Vintra Olimpiko de 1994 en Lillehammer; la muzeo ankaŭ inkluzivas la Galerio de Honoro de Norvega Sporto.

La olimpikaj kulminaĵoj estas prezentitaj per interagaj instalaĵoj, plurmediaj prezentoj kaj rakontoj rilataj al aŭtentaj objektoj. Krom la konstanta ekspozicio, la muzeo prezentas ankaŭ provizorajn ekspoziciojn kun temoj ligitaj al sporthistorio kaj sporto. La Paralimpiko kaj la Junularaj Olimpikoj havas siajn proprajn sekciojn en la muzeo [3].

Krom impona kolekto de medaloj, inkluzive de ĉiuj originalaj medaloj de la plej sukcesa alpinisto de ĉiuj tempoj, Kjetil André Aamodt, la muzeo ankaŭ montras ampleksan kolekton de originalaj torĉoj el la olimpikaj torĉaj stafetadoj de la diversaj ludoj.

La muzeo estis oficiale malfermita fare de Reĝo Harald la 5-a, Reĝo de Norvegio kaj lia edzino, Sonja, Reĝino de Norvegio la 27-an de novembro 1997, sed estis poste fermita kaj remalfermita en 2017 [4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Norges Olympiske Museum. lillehammer.com. Alirita la 1an de septembro 2017.
  2. Norwegian Olympic Museum. Innovation Norway. Alirita la 1an de septembro 2017.
  3. Norges Olympiske Museum. Norges Automobil-Forbund. Arkivita el la originalo je 2017-09-23. Alirita la 1an de septembro 2017.
  4. A majestic opening for the Olympic Museum. IOC Young Reporters. Alirita la 1an de septembro 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]