Olimpika Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olimpika Muzeo
Musée olympique
sporta muzeo • memora institucio • kolekto • arkitektura strukturo
Lando Svislando vd
Situo Laŭzano
Adreso Quai d'Ouchy 1, 1006 Lausanne
Poŝtkodo 1006
Posedanto Internacia Olimpika Komitato vd
Arkitekto(j) Pedro Ramírez Vázquez vd
Koordinatoj CH1903: 538234 / 151129 (mapo)46.5086111111116.6338888888889Koordinatoj: 46° 30′ 31″ N, 6° 38′ 2″ O; CH1903: 538234 / 151129 (mapo)
Olimpika Muzeo (Svislando)
Olimpika Muzeo (Svislando)
DEC
Olimpika Muzeo
Olimpika Muzeo
Situo de Olimpika Muzeo
Map
Olimpika Muzeo
Jaraj vizitantoj: 160 000 ()
Parto de list of cultural properties in Lausanne vd
Retpaĝo https://www.olympic.org/museum
vdr

La Olimpika Muzeo (france Le musée olympique) estas muzeo fondita de la Internacia Olimpika Komitato (IOC), dediĉita al sporto, la Olimpika Movado kaj la Olimpikoj kaj ilia historio.

Ĝi estas la hejmo de konstantaj kaj intertempaj elmontraĵoj rilatantaj al sporto kaj la Olimpika movado. Kun pli da ol 10,000 artefaktoj, la muzeo estas la plej granda arkivo de olimpikaj memoraĵoj de tra la mondo [1] kaj unu el ĉefaj turismejoj de Laŭzano [2] allogante pli da ol 250,000 vizitantoj ĉiu jaro [3], kaj ekde la komenco de 2010, totalo de tri milionoj da homoj vizitis ĝin. En 1995, la muzeo gajnis la titolon de "Eŭropa Muzeo de la Jaro" .

La muzeo estis fondita laŭ iniciato de la prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, Juan Antonio Samaranch, kaj estis inaŭgurita la 23-an de junio 1993. La Olimpika Muzeo kaj la Olimpika Parko (skulptaĵoĝardeno inter la muzeo kaj Léman Lago ) situas en Ouchy. La ĉefsidejo de la Internacia Olimpika Komitato (IOC) situas en Vidy (okcidente de Ouchy, Laŭzano).

Historio[redakti | redakti fonton]

Olimpika Memoraĵo

En la inaŭgura ceremonio en 1993, Katarina Witt ekbruligis la olimpikan flamon en la muzeoparko , kiu daŭre brulis de tiam.

En 1995, la Olimpika Muzeo estis nomita Eŭropa Muzeo de la Jaro fare de la Konsilio de Eŭropo kaj ricevis la skulptaĵon La Ovo de Henry Moore prunte dum unu jaro.

En la rekorda jaro 2001, la muzeo registris 211 360 vizitantojn, en 2007 estis 180 914 kaj ekde junio 1993 entute 2 607 413 personoj [4][5].

En 2013 la muzeo estis renovigita kaj vastigita. Novaj temaj areoj estis enkonstruitaj, nova parko estis kreita kaj la ekspoziciejo estis duobligita. La remalfermo okazis la 21-an de decembro 2013.

Adago[redakti | redakti fonton]

La muzea konstruaĵo estis konstruita en moderna stilo, kaj ĝi kovras areon de 11 000 kvadrataj metroj, ĝi prezentas konstantan ekspozicion, kiu kovras areon de 2 500 kvadrataj metroj, kaj pliajn 900 kvadratajn metrojn dediĉitaj al ŝanĝiĝantaj ekspozicioj. La cetero de la areo de la konstruaĵo enhavas aŭditorion, kunvenejojn, 3D- halon montrantan 6,000 historiajn vidbendojn, interagajn rigardajn ekranojn pri olimpikaj ĉampionoj, butikon, restoracion kaj pli.

La konstanta ekspozicio enhavas pli ol mil objektojn, kaj estas dediĉita, interalie, al barono Pierre de Coubertin, la fondinto de la modernaj Olimpikoj, la Someraj Olimpikoj (ĉefe en la moderna epoko, sed ankaŭ en la antikva Grekio), la Vintraj Olimpikoj, filatelo kaj numismatiko. Apud la muzeokonstruaĵo estas 30 hektaroj- ĝardeno kie diversaj artaĵoj estas elmontritaj, inkluzive de skulptaĵoj de Auguste Rodin, Niki de Saint Phalle, Jean Tinguely kaj Fernando Botero.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La muzeo enhavas tre interagajn kaj informajn ekspoziciojn. Ĝi estas organizita ĉirkaŭ tri ĉefaj temoj sur tri apartaj etaĝoj: La Olimpika Mondo, Olimpikaj Ludoj kaj La Olimpika Spirito. Vizito komenciĝas sur la tria etaĝo kie "La Olimpika Mondo" informas la vizitanton pri la historio de la antikvaj Olimpikoj kaj la naskiĝo de la modernaj Ludoj. La kulminaĵo inkluzivas ekspozicion de la diversaj torĉoj, same kiel videon dokumentantan gravajn momentojn en la historio de la malfermaj ceremonioj.

La dua etaĝo temigas "La Olimpikoj". Sporta ekipaĵo el elekto de sportoj estas elmontrita, kaj la vizitanto estas prezentita al la Junularaj Olimpikoj kaj la Paralimpikaj Ludoj. Pli ol 1 000 filmetoj de Olimpikoj, eventoj kaj atletoj povas esti serĉataj persone sur ekranoj en ĉi tiu parto de la muzeo.

La lasta parto de la konstanta ekspozicio inkluzivas "La Olimpika Spirito" kie vizitantoj havas la ŝancon vidi kaj senti olimpikan vilaĝon kaj povas testi sian ekvilibron kaj mensajn kapablojn per interagaj ekzercoj. Olimpikaj medaloj ankaŭ estas elmontritaj.

La renovigita muzeo ankaŭ inkludas provizorajn ekspoziciojn kie la muzeo regule aranĝas vojaĝantajn ekspoziciojn.

Olimpika Parko[redakti | redakti fonton]

La Olimpika Muzeo estas ĉirkaŭita de parko kiu enhavas grandan nombron da artaĵoj kie sporto estas la temo. Inter la plej rimarkindaj verkoj en la konstanta kolekto de la muzeo estas verkoj de The American Athlete de franca skulptisto Auguste Rodin kaj Les Footballeurs de Niki de Saint Phalle, la omaĝo Altius de Luksemburgia skulptisto Lucien Wercollier, Jeune Fille a la Balle de kolombia skulptisto Fernando Botero kaj skulptaĵo de la svisa skulptisto Jean Tinguely kiu kombinas hokebastonon kun ursa kapo kaj motorciklorado.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Natalie Leung (2008-03-13) Free Olympics Archives Exhibit at Tap Seac Pavilion. Macau Daily Times. Alirita 2008-03-21.
  2. Tom Wright (2005-05-02) Literary Heyday Lingers in Lausanne. International Herald Tribune. Alirita 2008-03-21.
  3. Olympic Museum Lausanne. Swiss News (2002-08-01). Alirita 2008-03-21.
  4. Offizielle Website: Key figures, abgerufen am 29. September 2008
  5. Offizielle Website: Öffnungszeiten und Preise

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]