Oliva de Palermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Oliva de Palermo
Persona informo
Naskiĝo 448
en Palermo
Morto 10-an de junio 463 (0463-06-10)
en Tunizo
Mortis per senkapigo vd
Religio katolika eklezio vd
Sanktulino, martiro
Festotago 10-a de junio
Atributoj olivaj branĉoj ĉirkaŭantaj ŝin, kruco en ŝia dekstra mano
Patroneco Palermo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

OlivaOlivia de Palermo (itale Oliva di Palermo, sicilie Uliva di Palermu), Palermo, 448 - Tunizo, 10 junio 463, laŭlegende estas kristana virgulino, en kristanismo honorigata kiel martiro. Ekde la mezepoko ŝi estas la loka patrono de la sicilia urbo Palermo kaj ankaŭ nomumiĝis kristana patrono de la siciliaj komunumoj Erice (Monte San Giuliano), Termini Imerese, Alcamo, Pettineo kaj Cefalù.

Ŝia festotago estas la 10-a de junio kaj ŝi reprezentiĝas kiel juna virino kun olivaj branĉoj ĉirkaŭantaj ŝin, tenante krucon en sia dekstra mano.