Olivero de Paderborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Olivero de Kolonjo)
Olivero de Paderborn
Ceteraj titoloj kardinalo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1170
en Sankta Romia Imperio
Morto 11-an de septembro 1227 (1227-09-11)
en Otranto
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Profesio
Okupo teologo • historiisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Paderborn
Dum 1223 ĝis 1225
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Olivero de Paderborn, konata ankaŭ kiel Oliver von Paderborn, Thomas OlivierOliver, Olivero la Saksa, aŭ Olivero de Kolonjo, estis episkopo de Paderborn de 1223 ĝis 1225. La papo Honorio la 3-a faris lin kardinalo en 1225. Li estis la unua episkopo de Paderborn kiu ekestis kardinalo. Oliver ludis gravan rolon en la krucmilitoj.

En 1207 li studis mallonge en Parizo kaj poste predikis por la Albigensa krucmilito. Li poste predikis por la Kvina krucmilito.

Frisaj krucistoj atakantaj kontraŭ Damietta. La turo estis sturmita de krucistoj pere de ŝipo modifita laŭ estreco de Olivero.

En la jaro 1218 venis germana armeo gvidita de Olivero de Kolonjo kaj nederlandaj, flandraj kaj frisaj taĉmentoj subgvide de Vilhelmo la 1-a, la grafo nederlanda. Estis decidite ekataki kontraŭ haveno Damietta en Egiptio, per kio ajubidoj perdis sian plej riĉan dependujon kaj samtempe eblis ekataki kontraŭ la islama Palestino de sude, kaj samtempe fermi aliancon kun ikonija sultano en Anatolio, kiu ekatakus kontraŭ Sirio, pro kio la ajubidoj estus devigitaj batali en du batalfrontoj.

Poste li restis dum kelkaj jaroj en Mezoriento dediĉita al erudicio kaj religia polemiko kontraŭ islamanoj. Reveninte al Germanio, el 1223 li predikis por la Sesa krucmilito estrota de la imperiestro Frederiko la 2-a kaj kvankam li klopodis aliĝi al tio en 1227, li mortis pro malsano, kiu suferigis krucmilitistojn.