Olkario IV

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Olkario IV estas geoterma centralo. Ĝi troviĝas en Kenjo, regiono Olkario (Nacia Parko "La pordego de la infero"). La elektrejo produktas 140 mwt, sed ĝia planita kapacito estas 2000 mwt. Laŭ programo Kenya Vision 2030, Kenjo konstruos plian elektrostacion por produkti 5000 mwt en 2030.[1]

Loko[redakti | redakti fonton]

La elektrejo troviĝas en regiono Olkario, en distrikto Nakuru, apud Nacia Parko "La pordego de la infero", proksimume je 114 km sudoriente de la distrikta ĉefrubo Nakuru.[2] Tio estas proksimume en 122 km laŭvoje nordokcidente al Najrobio, la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Kenjo.[3] La geografiaj koordinatoj de la elektrejo estas 0°55 '05.0"S, 36°20'04.0"O.[4]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Olkario IV estas unu el la ses geotermaj elektrejoj en regiono Olkario, distrikto Nakuru. Olkario I, Olkario II, Olkario III kaj Olkario IV jam funkcias.[5][6] Olkario V konstruiĝas, kaj Olkario VI planiĝas por konstrui en la jaro 2021.[7]

Geoterma elektrejo Olkario IV estis lanĉita de Uhuru Kenyatta, la prezidanto de Kenjo, la 22-an de oktobro 2014.[8] La Monda Banko, la kenja registaro kaj la Eŭropa Investa Banko kunfinancis la konstruadon, kiu kostis 126,5 milionojn da dolaroj. La aparataro de la elektrejo venis el Sud-Koreio, Japanio kaj Barato.[9]

Miloj da masajoj translokiĝis post la eko de la konstruado en aŭgusto de 2014.[10]

Proprieto[redakti | redakti fonton]

La elektrejo Olkario IV apartenas al Kenja kompanio da elektroenergio (KenGen). La registaro de Kenjo havas 70 % akcioj.[11][12][13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://zeleneet.com/geotermalnaya-elektrostanciya-olkariya-iv-v-kenii-stala-krupnejshej-v-mire/29194/
  2. GFC (27a de Septembro 2017). Distance between Nakuru, Nakuru County, Kenya and Olkaria, Nakuru County, Kenya. Globefeed.com (GFC). Alirita 27a de Septembro 2017.
  3. GFC (27a de Septembro 2017). Distance between Nairobi Central, Nairobi, Nairobi County, Kenya and Olkaria, Nakuru County, Kenya. Globefeed.com (GFC). Alirita 2017.
  4. Google (27 September 2017). "Olkaria IV Geothermal Power Station" (Map). Google Maps. Google. Alirita la 6an de Oktobro 2018
  5. . KenGen starts new round of steam wells’ drilling (27 December 2011). Alirita 27a de Septembro 2017.
  6. Special Correspondent (13 December 2014) Geothermal plant adds 280MW to Kenya grid. Alirita 27a de Septembro 2017.
  7. REW Editors (10a de Januaro 2017) KenGen Plans Olkaria V Geothermal Project. Renewable Energy World (REW). Arkivita el la originalo je 2018-09-29. Alirita 27a de Septembro 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-29. Alirita 2021-08-17.
  8. . Kenya Opens World’s Largest Single Turbine Geothermal Plant. Inhabitat Kenya (23a de Oktobro 2014). Alirita 27a de Septembro 2017.
  9. . Kenya Launches World's Largest Geothermal Plant (22a de Oktobro 2014). Alirita 27a de Septembro 2017.
  10. . The forgotten struggle of Kenyan indigenous people (en-GB) (23a de Junio, 2017). Arkivita el la originalo je 2017-12-22. Alirita 2017-12-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-22. Alirita 2018-09-29.
  11. . KenGen woos financiers to its mega power investments (13 March 2016). Arkivita el la originalo je 2018-09-29. Alirita 27 September 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-29. Alirita 2021-09-03.
  12. Reuters Staff (27a de Septembro 2012). KenGen invites bids for 560MW geothermal plants. Reuters. Alirita 27a de Septembro 2017.
  13. . KenGen sells five per cent stake to South Africans for Sh2.3 billion (23a de Februaro 2017). Alirita 27a de Septembro 2017.