Olli Jalonen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olli Jalonen
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1954 (1954-02-21) (70-jaraĝa)
en Helsinko
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Internacia Verkada Programo
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Olli Jouko Johan JALONEN (naskiĝinta 1954 en Helsinko) estas finna verkisto. Li skribis eble malpli ol 30 librojn. Lia unua libro estas novelkolekto Unien tausta el la jaro 1978, sed post ĝi li skribis plie romanojn. Li ricevis Premion Finlandia en 1990 pro la romano Isäksi ja tyttäreksi kaj 2018 pro la romano Taivaanpallo. Li ricevis ankaŭ Premion Eino Leino. Li skribis ankaŭ dramojn. En 2005–2010 Jalonen estis artistprofesoro. Jalonen fariĝis doktoro en Universitato de Tampere en 2006. Lia edzino estas ekde 1974 verkisto Riitta Jalonen. Ili havas unu infanon. Verkoj de Jalonen estas tradukitaj al angla, sveda, germana, latva kaj estona.