Olvés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olvés
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50341
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 1° 39′ U (mapo)41.2392831-1.6465963Koordinatoj: 41° 14′ N, 1° 39′ U (mapo) [+]
Alto 807 m [+]
Areo 20,18422 km² (20 18. 422 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Olvés (Provinco Zaragozo)
Olvés (Provinco Zaragozo)
DEC
Olvés
Olvés
Situo de Olvés
Olvés (Hispanio)
Olvés (Hispanio)
DEC
Olvés
Olvés
Situo de Olvés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olvés [+]
vdr

Olvés [olBES] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas apuda Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Olvés estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi limas laŭhorloĝe el nordo kun Maluenda, Castejón de Alarba, Monterde kaj Munébrega.

La loĝloko Olvés mem estas je 96 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 807 msm en la Iberia Sistemo, okcidente de la valo de la rivero Jiloca.

Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 kiu venas el Sorio. La plej proksima loĝloko estas Maluenda ĉe tiu ŝoseo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Olvés kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 807 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la preĝejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]