Omne animal post coitum triste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
William Hogarth, After el serio de la 1736-a jaro

Omne animal post coitum triste (laŭvorte: Ĉiu animalo estas trista post kopulo) estas proverbo latina kiu spureblas ĝis la 16-a jarcento. Poste ĝi eĉ en naciaj lingvoj en latinlingva versio citiĝas.

La tuto eliras el fizika aŭ filozofia demando kiun oni starigis jam en la 14-a jarcento. Stile verŝajnas fonto el aĵoj pseŭdoaristotelaj. Pri similaj aferoj esploris la vera Aristotelo en la 4-a jarcento a.K., kaj la kuracisto kaj monako Constantinus Africanus en la 10-a jarcento p.K..

La aŭtoro de Problemata varia anatomica tiajn pripensaĵojn atribuas al neniu de ambaŭ sed sprite supozas ke temas pri aforismo neatribueblaj.

Citaĵo
 Quare animalia agresta sunt valde furibunda ante coitum, ut patet de cervis qui tunc maxime rudiunt et vociferant, etiam patet de asinis quia tunc solent insanire et discurrere, ut dicit Constantinus auctoritate Ypocratis? Respondetur quia tunc omnia membra sunt accensa ex appetitu veneris, et natura laborat ad expellendum superfluum qui in sensu disponit ad iram et ad furorem, ut patet per Aristotelem in prohemio libri de anima et ideo post coitum statim fiunt mansueta et tristia, ut dicit idem in libro de animalibus, quia omne animal post coitum tristatur.[1] 

Meze de la 16-a jarcento tiun ĉi problemon (i.a.) pritraktis Marcantonio Zimara en libro titolita Problemata Aristotelis ac philosophorum medicorumque complurium. La teologo Jean Benedicti en la libro La somme des péchés (La sumo de pekoj), nian proverbon france jene uzas: ... la personne est après l'acte Vénérien toute triste ...

La samajn vortojn utiligis en karikaturo William Hogarth en 1736; de li la tuto taksiĝas aristotela. Same la patro de Tristram Shandy, en romano de Laurence Sterne (1762), imputas la aŭtorecon al Aristotelo: which accounts for the observation of Aristotle - quod omne animal post coitum est triste.

En moderna epoko iom populariĝis parodio de la frazo en latinaĉo, nome jene[2]:

Citaĵo
 Omnia animalia post coitum tristantur praeter gallum mulieremque. (laŭvorte: Ĉiuj bestoj estas malĝojaj post kopulacio, krom la virkoko Kaj la virino.) 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: Ke bestoj sovaĝaj antaŭ amoro furiozas (ekz. la cervoj kiuj laŭtege bruas) eĉ ĉe azenoj estas la kazo, kiuj flegas ĉirkaŭkuri freneze: almenaŭ laŭ Constantinus kiu referencas la aŭtoritaton de Hipokrato. La respondo pri la kialo povas esti la jena: ĉar ĉiuj korpaj eroj estas ardentaj pro volupto, la naturo mem kanaligas tiajn superfluajn fortojn. Aristotelo en antaŭparolo de la libro pri la animo raportas ke tuj post la amorado la animaloj iam amoremaj tuj trankviliĝas, do kvazaŭ ekas aspekti tristaj.
  2. G. Vorgberg: Glossarium eroticum, Hanau, Müller und Kiepenheuer Verlag, 1965, p. 647

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • E. Montero Cartelle, "Omne animal post coitum triste' de Aristóteles a S. Freud". Ĉe: Revista de estudios Latinos vol. 1 (2001) pp. 107–119
  • Gijs Coucke, "From abstinence to promiscuity". Ĉe: Pieter De Leemans, Maarten J. F. M. Hoenen, edd., Between Text and Tradition: Pietro d'Abano and the Reception of Pseudo-Aristotle's Problemata physica in the Middle Ages, Leuven University Press, 2016, pp. 81–118
  • J. Glenn, "'Omne animal post coitum triste': a note and a query". Ĉe: American notes and queries vol. 21 nr. 3/4 (1982) pp. 49–51
  • Flavio Gregori, "«Like a Jerkin, and a Jerkin’s Lining»: Body, Mind, Sartorial Metaphors, and Sexual Imagery in Sterne’s «Tristram Shandy». Ĉe: Acme vol. 2 (2017) pp. 29–37
  • Kirsten Tambling, "John Thomson, Archibald Grant and William Hogarth's "Before" and "After"". Ĉe: Burlington magazine vol. 161 (2019) pp. 300–307
  • Marco Sanz: El coloquio de los perros, 13.12.2019

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Omne animal post coitum triste en la latina Vikipedio.