Ondřej Sekora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ondřej Sekora
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1899 (1899-09-25)
en Královo Pole
Morto 4-an de julio 1967 (1967-07-04) (67-jaraĝa)
en Prago
Tombo Malvazinky Cemetery vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater Masaryk-Universitato • Academy of Arts, Architecture and Design in Prague vd
Familio
Edz(in)o Ludmila Sekorová vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • pentristo • 15-rugbeisto • entomologo • ilustristoredaktoro • desegnisto • juristotipografo • karikaturisto • grafikartisto • prozisto vd
Aktiva en Brno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ondřej Sekora (naskiĝis la 25-an de septembro 1899 en Brno - mortis la 4-an de julio 1967 en Praha) estis ĉeĥa ĵurnalisto, desegnisto kaj verkisto de infanlibroj, kiujn li mem ilustris. Lia plej fama figuro estas Ferda Formiko.

Lia patro estis faka instruisto. Ondřej Sekora abiturientiĝis nur post la milito (1919), ekstudis juron, sed ne finis la studadon. Du jarojn li vizitadis atelieron en Art-industria Altlernejo en Prago (1929-1930).

Ekde 1921 li laboris en redaktejo de Lidové noviny (Popola Ĵurnalo), unue en Brno, post certa tempo en Prago. Kiel aktiva sportisto li verkis sportajn raportojn, glosis ĉiutagajn aktualaĵojn kaj komencis gvidi Infanan Anguleton, por kiu li verkis kaj ilustris rakontojn kaj bildseriojn. Li ankaŭ ilustris porinfanajn librojn de aliaj verkistoj kaj kontribuis al infanaj kaj bonhumoraj gazetoj.

Por proksimigi al infanoj la naturon, li kreis mondon de homigitaj formikoj, skaraboj, helikoj, lumbrikoj, araneoj kaj aliaj bestoj, por kiuj li trovis ankaŭ karakterizajn desegnojn. Li sukcesis instrui la infanan leganton pri la naturo kaj ankaŭ pri la rilatoj inter la homoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Voříškova dobrodružství (Aventuroj de hundeto Nukso, 1926)
  • Jak Cvoček honil pytláka (Kiel hundeto Nito kaptis sakŝteliston, 1932)
  • Ferda Mravenec (Ferda Formiko, 1936)
  • Ferda Mravenec v cizích službách (Formiko Ferda en fremdaj servoj, 1937)
  • Ferda v mraveništi (Ferda en formikejo, 1938)
  • Ferdův slabikář (La aboco-libro de Ferda, 1939)
  • Trampoty brouka Pytlíka (Problemplenaj aventuroj de skarabo Sakego, 1939)
  • Malířské kousky brouka Pytlíka (Pentristaj provoj de skarabo Sakego, 1940)
  • Kuře Napipi a jeho přátelé (Kokido Ĉirpipep kaj ĝiaj amikoj, 1941)
  • Uprchlík na ptačím stromě (Fuĝinto sur la birda arbo, 1943)
  • Slavnost u broučků (Festeno ĉe la lampiroj, 1946)
  • Ferda cvičí mraveniště (Ferda ekzercas la formikejon, 1947)
  • Kronika města Kocourkova (Kroniko de la urbo Virkatejo, 1947)
  • Jak se uhlí pohněvalo (Kiel karbo ekkoleris, 1949)
  • Pohádka o stromech a větru (Fabelo pri arboj kaj vento, 1949)
  • Kousky mládence Ferdy Mravence (Ŝercoj de junulo Fromiko Ferda, 1950)
  • Štědrý večer (Antaŭkristnaska vespero, 1951)
  • Ferda mravenec ničí škůdce přírody (Formiko Ferda likvidas damaĝantojn de la naturo, 1951)
  • O traktoru, který se splašil (Pri traktoro, kiu panikis, 1951)
  • Malované počasí (Pentrita vetero, 1951)
  • Mravenci se nedají (La formikoj ne lasos sin venki, 1954)
  • Na dvoře si děti hrály (En la korto ludis infanoj, 1955)
  • Čmelák Aninka (Burdo Anjo, 1959)
  • Hurá za Zdenou (Hura post Zdena, 1960)
  • O psu vzduchoplavci (Pri hundo aervojaĝanto, 1961)
  • Pošta v zoo (Poŝto en zoo, 1963)
  • Sedm pohádek (Sep fabeloj, 1964)

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]