Ontario (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ontario estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Bernardino.

Situon de Ontario en Kalifornio prezentas la ruĝa punkto

Bazaj informoj

Geografio

Biblioteko de Ontario

Ontario situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato. Los-Anĝeleso troviĝas 35 mejlojn, Fontana (Kalifornio) 16 km.

Historio

La plej frue indianoj vivis en ĉi tiu areo. Poste alvenis meksikanoj, fine usonanoj. Ili okupiĝis pri agrikulturo. Oni prenis la loknomon de provinco el Kanado. Tie estiĝis modelo-setlejo establita en 1882, kiu urbiĝis en 1891.

Ekonomio

En Ontario komence oni kultivis citronojn, oranĝojn, vitojn kaj olivojn. Findinto de la industrio estis General Electric. Dum kaj post la 2-a mondmilito la militindustrio disvastiĝis.

Klimato

Ontario situas en mediteranea (aŭ seka subtropika) klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 11-26 °C. La varmo kulminas en aŭgusto kun rekordo 46 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo -6 °C. Jare pluvas po 427 mm. La pluvo kulminas en februaro, inter julio-aŭgusto praktike ne pluvas.

Trafiko

Ontario havas internacian flughavenon.

Eduko

Ontario havas 25 publikajn bazlernejojn, 11 mezlernejojn. Ekzistas ankaŭ pluraj privataj lernejoj, same du privataj armeaj lernejoj. En Ontario ankaŭ universitataj fakoj funkcias.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio