OpenTTD
OpenTTD | |
---|---|
Disvolvo | Ludvig Strigeus |
Distribuo | Steam |
Platformo | Linux |
Licenco | Ĝenerala Publika Permesilo de GNU, versio 2.0 |
Ĝenro | firmaa simulilo |
Ludomaniero | multludista videoludo |
Regilo | klavaro |
OpenTTD estas plursistema libera klono de ludo Transport Tycoon Deluxe, en kiu la ludanto estas direktoro de transporta kompanio kaj per transportado de pasaĝeroj kaj ŝarĝo gajni pli da mono ol la kontraŭludantoj. Transporto povas esti per busoj, trajnoj, aviadiloj kaj ŝipoj (kaj se la ludanto volas, li povas elŝuti el interreto diversajn aldonaĵojn kaj uzi en urboj ankaŭ tramojn aŭ trolebusojn).
Mapigo
[redakti | redakti fonton]La mapoj povas esti en
la 4-aj sezonoj. La mapoj antaŭ ludado estas faritaj harzarde.
Ludado mem
[redakti | redakti fonton]Normala ludo komencas en jaro 1950 kaj finas en jaro 2050, sed oni povas starti ankaŭ pli frue aŭ pli malfrue, tamen en normala ludo nur inter jaroj 1950 - 2050 okazas evoluo de novaj transportiloj. En mapo komence ne ekzistas iu ajn infrastrukturo por transportado, nur ŝoseoj en urboj (rare ankaŭ kun pontoj) kaj riveroj: ĉiujn trajnstaciojn, busstaciojn, ŝiphavenojn, flughavenojn, fervojajn trakojn kaj ŝoseojn devas konstrui la ludanto mem.
Pluradludant-modo
[redakti | redakti fonton]Eblas ludi pleje 128-ludante.
Aldonaĵoj
[redakti | redakti fonton]Ludantoj povas elekti el multaj aldonaĵoj, kiuj ebligas ekzemple:
- konstrui trakojn por diversaj rapidecoj kun diversaj kostoj
- konstrui stacidomojn kaj pontojn en aliaj stiloj ol nur en bazaj
- uzi en landoj de la mondo reale uzitajn trajnojn, ekzemple germanajn ICE trajnojn (bazaj iloj estas inventitaj)
- havi dekorumojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala paĝo de ludo kaj projekto Arkivigite je 2013-11-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Plurlingva vikio pri la ludo Arkivigite je 2005-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Saĝad Daŝti Neĵad (aprilo/majo 2017). “OpenTTD”, Umujo (eo) (6), p. 9–10.