Saltu al enhavo

Operation Trojan Shield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Operation Trojan Shield
Operation Trojan Shield
sting operation (en) Traduki
internacia kunlaborado Redakti la valoron en Wikidata
Komenco oktobro 2018 vd
Fino junio 2021 vd
vdr

Operation Trojan Shield (Operacio Troja Ŝildo) estis kunlabora akcio de policoj de pluraj landoj (Usono, Aŭstralio kaj pluraj), efektivigita inter jaroj 2018 kaj 2021, kiu interkaptis milionojn da mesaĝoj senditaj tra supoze sekura servo ANOM (ankaŭ literumata AN0MΛNØM) laŭcele kreita por ŝajne ebligi kriptigitan komunikadon pere de speciala poŝtelefono, sed ekde de komenco elpensita, havigita kaj kontrolata far la polico. Multaj krimuloj fervore fidis je la servo kaj uzis ĝin por interŝanĝi enhavon kiu malkaŝas gravajn krimojn. Laŭ provizoraj raportoj la polica operacio estis tre sukcesa.

La servo ANOM[redakti | redakti fonton]

La servo estis alirebla nur pere de speciala modifita poŝtelefono, per kiu oni komercis inter krimuloj, do temis pri nigra merkato. Eblis nek instali la programon sur aliaj poŝtelefonoj, nek aboni la servon aŭ aĉeti la telefonon sur la laŭleĝa merkato. La produktadon kaj programadon prizorgis la polico. Pli ol 12'000 ANOM-telefonoj estis enservigitaj dum 3 jaroj [1][2][3].

Komenco dum jaro 2018[redakti | redakti fonton]

Post fermo de pluraj servoj por kriptigita kominikado kiel "Phantom Secure" kaj "EncroChat", la krimuloj serĉis alternativojn [4]. Tiam la usona polico FBI (Federal Bureau of Investigation, Federacia Buroo de Enketado) ekhavis ideon krei ŝajnigitan servon ekde komenco kontrolatan far la polico por trompi kaj kapti la krimulojn.

Alarmiga raporto 2021-03-29[redakti | redakti fonton]

Anonima persono publikigis laŭraporte "profesian" analizon de la servo ĉe retejo anomexposed.wordpress.com (enhavo nun forigita). Laŭ ria prijuĝo "la servo estas tre malbona kaj malfidinda, ĝi sendas mesaĝojn al pluraj dubindaj serviloj kaj tra Usono, kaj estas plej verŝajne kontrolata rekte far la polico" [1].

Samtempaj policaj razioj 2021-06-07 kaj sekva malkaŝo[redakti | redakti fonton]

Je la 2021-06-07 la polico efektivigis grandan kvaton da razioj ĉe diversaj lokoj en la tuta mondo, interalie en Usono, Aŭstralio kaj Svedlando. Estis efektivigitaj pli ol 700 traserĉoj, kaj trovitaj 250 pafarmiloj kaj granda kvanto da diversspecaj drogaĉoj kaj plia materialo. Pli ol 800 personoj estis malliberigitaj [5]. Sekve la polico malkaŝis la fakton ke la servo ANOM ekde komenco estis kontrolata far la polico, malsame al kelkaj antaŭaj okazoj kiam la polico sukcesis rompi kriptigon, aŭ fermis servojn por kriptigita komunikado.

Rezultoj, reagoj kaj kritiko[redakti | redakti fonton]

La akcio de la polico estas pritaksita kiel multe sukcesa kaj reagoj estis plejparte pozitivaj. Estis esprimita kontento kaj espero ke ĉi-foje oni finege malliberigis kaj kondamnos la pezajn krimulojn alte en la krimeca hierarkio, kontraŭe al la ĉiutaga polica laboro kiu celas personojn plej sube (kiuj ekzemple etskale komercas per la drogaĉoj sur la stratoj aŭ kontrabandas ilin) kaj kunportas diskriminacion surbaze de raso, sekso, malriĉeco aŭ simile. Sed aŭdiĝis ankaŭ kritiko pri la metodo amase prispioni aŭ subaŭskulti sen konkreta suspekto [6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • anom.io Arkivigite je 2021-06-10 per la retarkivo Wayback Machine - iama retpaĝo de la servo, ekde 2021-06-08 montras grafikaĵojn de FBI kaj AFP (Australian Federal Police, Aŭstralia federala polico) kaj mesaĝon "domajno konfiskita"