Okil Okilov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oqil Oqilov)
Okil Okilov
عاقل عاقلف
Окил Окилов
Persona informo
Оқил Оқилов
Naskiĝo la  2-an de februaro 1944(nun 1944-02-02) (do nun 80-jara)
en Ĥuĝando
Religio sunaisma islamo
Ŝtataneco Taĝikio vd
Alma mater Moscow State University of Civil Engineering vd
Partio Popola Demokrata Partio de Taĝikio
Profesio
Okupo politikisto vd
7-a ĉefministro de Taĝikio
Dum 20-a de decembro 1999
Antaŭulo Jaĥjo Azimov
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Okil Gajbulojeviĉ OkilovOkil Okilov (taĝike Оқил Оқилов respektive en araba (persa) alfabeto آقل غیباللهیوچ آقلاو, foje ankaŭ latinliterigita Oqil Oqilov, ruse Акил Акилов [Akil Akilov]) estas taĝikia politikisto naskiĝinta la  2-an de februaro 1944(nun 1944-02-02) en Ĥuĝando, do nun 80-jara. Ekde la 20-a de decembro 1999 li estas la ĉefministro de Taĝikio, do la gvidanto de la nacia registaro. Li reprezentas la politikan partion "Popola Demokrata Partio de Taĝikio", kiu gvidiĝas de la ŝtata prezidanto Emomalii Raĥmon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Okil Okilov studis ĝis la jaro 1967 en la Moskva Instituto pri Konstruado. Post la kolapso de la ŝtatego Sovetunio] li havis plurajn politikajn postenojn en la sendependiĝinta respubliko Taĝikio: interalie li de 1993 ĝis 1994 estis nacia ministro pri konstruado, de 1994 ĝis 1996 nacia vicĉefministro, kaj de 1996 ĝis 1999 unua vicestro de la provinco Leninobod (nuntempe Provinco Sugd).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]