Organizaĵo Todt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Organizaĵo Todt
Organisation Todt
kvazaŭmilitistaro
Komenco 1938 vd
Fino 10-a de oktobro 1945 vd
Lando(j) Nazia Germanio vd
Sidejo Berlino
Agareo

milita inĝenierio
konstrua inĝenierarto

Fondinto(j) Fritz Todt vd
vdr
Ekzemplo de la laboro de Organizaĵo Todt: la submarŝipa bazo de Saint-Nazaire.

Organizaĵo Todt (OT) estis grupo de konstruinĝenieriko kaj milita inĝenierarto de nazia Germanio. Ĝi havis la nomon de sia fondinto kaj estro ĝis ties morto en 1942, Fritz Todt, inĝeniero kaj grava nazio, kiel ĝenerala mandatulo por la regulado de la konstruindustrio (Generalbevollmächtigter für die Regelung der Bauwirtschaft). La organizaĵo estis ŝarĝita per la realigo de multaj konstruprojektoj, en la civila kaj milita sektoroj, tiom en Germanio, dum la periodo kiu antaŭis la milito kaj dum tiu ĉi, kiom en la landoj de Eŭropo sub nazia regado, de Francio ĝis Rusio. Preskaŭ ĉiuj gravaj konstruaj operacoj dum la dua mondmilito estis realigitaj de tiu organizaĵo: armadfabrikoj, submarŝipaj bazoj kaj fortikaĵlinioj, kiaj la Atlantika muro aŭ la linio Gustave.

Dum la milito, OT enhavis nur malgrandan nombron da estroj, teknikaj konsilistoj kaj arkitektoj, sed laborigis egan nombron da eksterlandaj laboristoj (1 400 000 en 1944), precipe tra la trudita laboro, kadre de la STO administrata de Fritz Sauckel (1894-1946).

Historio[redakti | redakti fonton]

Fritz Todt en marto 1940

La historio de la organizaĵo dividiĝas en tri grandaj periodoj :

  • 1933 - 1938
    Dum tiuj jaroj, la rolo ludata de Fritz Todt ŝuldiĝis precipe al lia posteno de « ĝenerala inspektisto de la germanaj vojoj » (Generalinspektor für das deutsche Straßenwesen). Lia ĉefa tasko konsistis en la konstruado de germanaj aŭtostradoj, por kiu oni uzis la devigan laboron per la Servo pri Laboro de la Regno (germane Reichsarbeitsdienst).
  • 1938 - februaron 1942
    Tiu periodo kolmenciĝis kun la oficiala kreado de la « Organizaĵo Todt » kaj finiĝis per la morto de ties fondinto en aviadila akcidento, la 8-an de februaro 1942. La projektoj de la organizaĵo estis preskaŭ ĉiuj militaj kaj, en 1940, Todt estis nomumita « ministro pri Armado kaj Minucioj » (Reichminister für Bewaffnung und Munition).
  • Februaron 1942 - majon 1945
    Albert Speer (1905-1981) sukcedis al Fritz Todt kaj la Organizaĵo Todt estis integrita en la nova « Ministerio pri Armado kaj militproduktadoj » (Reichsministerium für Rüstung und Kriegsproduktion).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]