Orientaj Ghatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orientaj Ghatoj
montaro
La Orientaj Ghatoj en la urbo de Visakhapatnam
Landoj Barato Barato
Regiono Hinda subkontinento
Parto de Dekkana Altebenaĵo
Plej alta Arma Konda
 - alteco 1 680 m s. m.
 - koordinatoj 18° N 83° O / 18 °N, 83 °O / 18; 83 (mapo)
Geologia konsisto granito, kvarcito
Biomo Arbaroj
Vidu (angle) : Eastern Ghats
Vidu (angle) : Eastern Ghats
Vidu (angle) : Eastern Ghats
Vikimedia Komunejo: Eastern Ghats

La Orientaj Ghatoj estas nesekva teritorio de montaroj laŭlonge de la orienta marbordo de Barato. La Orientaj Ghatoj etendas el la ŝtato de Okcidenta Bengalo en la nordo, tra Oriso kaj Andra-Pradeŝo al Tamilnado sude pasante kelkajn partojn de Karnataka. Ili estas eroziitaj kaj trapasataj de kvar grandaj riveroj de suda Barato, nome la Godavari, la Mahanadi, la Kriŝno, kaj la Kaveri. La montararo etendas paralele al la Golfo de Bengalo. La Dekkana Altebenaĵo kuŝas okcidente de la teritorio, inter la Orientaj Ghatoj kaj la Okcidentaj Ghatoj. la marbordaj ebenaĵoj kuŝas inter la Orientaj Ghatoj kaj la Golfo de Bengalo. La Orientaj Ghatoj ne estas tiom altaj kiom la Okcidentaj Ghatoj. Same kiel okazas ĉe la Okcidentaj Ghatoj, tiuj montoteritorioj havas ankaŭ siajn lokajn nomojn, ekzemple Velikonda de Andra-Pradeŝo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]