Oriento-Tarkosala minejo
Oriento-Tarkosala | |||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ruse Восточно-Таркосалинское месторождение | |||||||||||||||||||||||||||
gasminejo | |||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||
Oriento-Tarkosala minejo estas la naftogasokondensata minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto, Tjumena provinco (Rusio), 40 km nord-oriente de urbo Tarko-Salo kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1971 kaj ekspluatata ekde 1976 (gaskuŝejo).
Geologio
[redakti | redakti fonton]La minejo estas ligita al la samnoma kupolforma levaĵo, transiranta je la suda direkto al la Senzjana loka levaĵo. Ĝi estas la braĥiantiklinala faldo etendita nord-okcidenten kaj granda 27 x 17 km laŭ nivellinio -3300 m, amplitudo 20 m. Laŭ tegmento de la cenomanianaj sedimentaĵoj de supra kretaceo ĝi estas granda je 44 x (34-16) km (nivellinio -1225 m), amplitudo 37 m.
La ĉefa gaskapacito koncentriĝas je la cenomanianaj sedimentaĵoj je la fundo 1235-1280 m. Efika dikeco de la kolektujoj estas 12,76 m, poreco 31%, gasosatureco 0,67. La gasakva kontakto registriĝas de -1231 ĝis -1233 m.
En la sedimentaĵoj de malsupra kretaceo je la fundo 2923-3140 m estas trovitaj 7 naftaj, 3 gasokondensataj kaj naftogasokondensataj kuŝejoj kun komplika geologia strukturo. Kiel kolektujoj servas mez- kaj etgrajnaj grejsoj, grandgrajnaj aleŭrolitoj kun argila cemento. Kuŝejoj estas grandaj je (8-21) x (5-15) km, alteco 6,1-65,6 km. La plej granda estas la naftogasokondensata kuŝejo de tavolo BP12-1 je la fundo 2863-2898 m, granda je 16,5 x (10,5-15,0) km, alteco 65,6 m, efika dikeco 14,7 m, poreco 14%, komenca tavolpremo 28,04 MPa. Konsisto de tavolgaso: kondensato 171 g/m³, etano 8,6%, propano 3,3%, butano 1,5%. En aliaj produktohavaj tavoloj enhavo de kondensato varias de 134 ĝis 216 g/m³.
En 2002 la komenca gaskapacito estis taksita je 394,9 miliardoj da kubaj metroj, suma elminigado atingis 13,2 miliardoj da kubaj metroj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Восточно-Таркосалинское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 58. ISBN 5-85270-327-3.