Originaj traktatoj (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Juro > Eŭropunia juro > Origina juro > Originaj traktatoj


Oni nombras tri originajn traktatojn, kiuj kreis la tri eŭropajn komunumojn, el kiuj konsistas Eŭropa Unio:

  1. La traktato de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ), subskribita en Parizo la 18-an de decembro 1951 (kiu estis subskribita por 50 jaroj, kaj sekve kiu mortis en 2001)
  2. La du t.n. Romaj Traktatoj de la 25-a de marto 1957:
    1. La traktato de Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK), renomita traktato de Eŭropa Komunumo (EK) en 1992
    2. La traktato de Eŭropa Komunumo pri Atomenergio (EKAE, alinomita Eŭratomo)

Traktato de Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo[redakti | redakti fonton]

La traktaton EKKŜ subskribis Belgio, Francio, Germanio (Federacia Respubliko), Italio, Luksemburgio kaj Nederlando la 18-an de decembro 1951 en Parizo.

EKKŜ estis la unua ekzemplo de internacia, eŭropa sektora kunlaboro, t.e. kunlaboro sur preciza kampo – produkto kaj vendo de karbo kaj de ŝtalo. La traktato starigis Altan Aŭtoritaton, kiu kontrolu kaj administru tiun kunlaboron.

EKKŜ estis kreita por 50 jaroj. Sekve ĝi foriĝis en 2001: de tiam Eŭropa Unio konsistas el nur du Komunumoj (EK kaj EKAE).

Kial tia kunlaboro?

La kreo de EKKŜ celis:

  • malhelpi novajn militajn konfliktojn en Eŭropo, metante la chefajn produktojn utilajn por la militaj industrioj sub supernacian kontrolon;
  • estigi solidarecon inter la eŭropaj landoj, kiuj ĝis tiam ofte interbatalis, dum ili apartenas al sama civilizo kaj portas similajn valorojn.

Tiun ideon pri kunlaboro vortigis la franca ministro pri eksterlandaj aferoj Robert SCHUMAN: "Eŭropo ne fariĝos plena konstruaĵo per unu paŝo; ĝi fariĝos per konkretaj realigoj, kiu kreos unue faktan solidarecon."

La Romaj Traktatoj[redakti | redakti fonton]

La du Romaj Traktatoj de la 25-a de marto 1957 estigis:

  1. la Eŭropan Ekonomian Komunumon, kiu celas ĝeneralan (malfakan) kunlaboron;
  2. la Eŭropan Komunumon pri Atomenergio, kiu estas dua sektora kunlaboro.

La Romaj Traktatoj markis decidan paŝon laŭ la integriga procezo – pro novaj celoj donitaj al tiu ĝenerala kunlaboro kaj pro novaj principoj pri funkciado de la komuna merkato.

Novaj celoj[redakti | redakti fonton]

La novajn celojn de tiu eŭropa kunlaboro indikas la ambician artikolo 2 de la traktato de EEK:

"La membroŝtatoj decidis: Per la estigo de komuna merkato kaj per la iompostioma alproksimigo de la ekonomiaj politikoj de la membroŝtatoj, disvolvi harmonian evoluigon de la ekonomiaj agadoj de la tuta Komunumo, konstantan kaj ekvilibran ekspansion, pli grandan stabilecon, pli rapidan plifavorigon de la vivkondiĉoj kaj pli striktajn rilatojn inter la de ĝi kunigitaj membroŝtatoj."

Novaj principoj por funkciado de la komuna merkato[redakti | redakti fonton]

La traktato de EEK proklamas du bazajn principojn:

  • la principon de libera cirkulado de varoj, servoj kaj kapitaloj tra EEK;
  • la principon de libera establiĝo de la homoj en EEK.

Tiujn principojn oni kutime nomas "la kvar liberecoj" (varoj, servoj, kapitaloj kaj homoj). Certe la malplej facile realigebla libereco estas tiu pri cirkulado de la homoj, ĉar ĝi estas problema por iuj ŝtatoj.

Krome, EEK estigis doganan unuiĝon. Tia unuiĝo konsistas el du elementoj:

  1. malpermeso trudi doganimpostojn inter la membroŝtatoj por importado aŭ eksportado;
  2. difino de komuna dogantarifo por la rilatoj kun la eksteraj ŝtatoj.

En komuna merkato la membroŝtatoj ne plu havas doganimpostan suverenecon. Komuna merkato distingiĝas de simpla "areo de libera interŝanĝo", en kiu la ŝtatoj konservas siajn doganimpostan suverenecon: ili ja ne rajtas trudi doganimpostojn inter ili, sed povas difini mem siajn proprajn tarifojn por la aliaj ŝtatoj.