Orschwiller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orschwiller
komunumo
la vilaĝo kaj la kastelo Haut-Kœnigsbourg
Blazono
Oficiala nomo: Orschwiller
Regno Francio Francio
Regiono Alzaco
Departemento Bas-Rhin
Arondismento Sélestat-Erstein
Kantono Sélestat
Interkomunumreto Sélestat
Rivero Steinbach
Situo Orschwiller
 - koordinatoj 48° 14′ 32″ N 7° 22′ 59″ O / 48.24222 °N, 7.38306 °O / 48.24222; 7.38306 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 714 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 172 m s. m.
Areo 6,32 km² (632 ha)
Loĝantaro 609 (2010)
Denseco 96,36 loĝ./km²
Urbestro Claude Risch
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
INSEE 67362
Situo de Orschwiller enkadre de Francio
Situo de Orschwiller enkadre de Francio
Situo de Orschwiller enkadre de Francio
Situo de Orschwiller enkadre de Haut-Rhin
Situo de Orschwiller enkadre de Haut-Rhin
Situo de Orschwiller enkadre de Haut-Rhin
Vikimedia Komunejo: Orschwiller
Retpaĝo: http://www.ville-Orschwiller.fr

Orschwiller (jen france, origine germane kaj alemane Orschweiler, prononco [ORŜvajla] - "Weiler" estas vilaĝeto) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bas-Rhin, en la historia kultura regiono regiono Alzaco kaj la nuna administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Fine de 2021 en la komunumo vivis 615 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo kaj la kastelo Haut-Kœnigsbourg apartenis al lorena duklando ĝis 1369. Tiam juĝo donis la vilaĝon kaj la kastelon al la episkopo de Strasburgo sed la najbara vilaĝo Saint-Hyppolyte restis lorena.

La 7-an de septembro 1633 dum la tridekjara milito, Svedoj kaptis kaj detruis la kastelon.

La 4-an de majo 1899, la kastelo, tiam ruina, kaj la supraj grundoj ĉirkaŭ ĝi estis donacitaj de la municipo Sélestat al la germana imperiestro Vilhelmo la Dua de Hohenzollern. La restaŭrado daŭris de 1901 ĝis 1908.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Limoj de la komunumo

La komunumo enhavas la vilaĝon Orschwiller kaj la vilaĝetojn Köpfel, Hinterwald kaj Saarbachwald. En la komunumo staras ankaŭ la kastelo Haut-Kœnigsbourg.

Demografio[redakti | redakti fonton]

1846 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2010
1 014 526 513 494 605 562 535 564 610

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉon en 2004 (0,55%) sed 0 voĉdonon en 2009.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]