Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao (Szentes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao
Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao en Szentes
Ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao en Szentes
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Csongrád
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 1786
Specifo
Alto 22 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Szentes, Kossuth Lajos utca 4
vdr

La ortodoksa preĝejo Sankta Nikolao estas la plej malnova sakrala historia monumento en urbo Szentes (Hungario).

Absido

Historio[redakti | redakti fonton]

Grekaj rifuĝintoj alvenis ankaŭ al Szentes ekde 1726, ili havis diservojn en privataj domoj sekrete. Nova leĝo de Jozefo la 2-a ebligis pli libere uzi la nekatolikajn religiojn ekde 1781. La grekoj fondis memstaran religian grupon post tri jaroj, la sentura kirko mem estis preta en 1786. La ligna turo estis alkonstruita en la fruaj 1900-aj jaroj, poste la ŝtona turo en 1926.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en la urbomezo ĉe placo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. Enirejo funkcias tra la turo, sed ekzistas ankaŭ alia enirejo ĉe flanko de la navo. La navo finiĝas en pli mallarĝa duonronda absido. La navo havas niĉon, ene fresko pri Sankta Nikolao estas videbla. La impona ikonostazo havas 39 ikonojn.

Legendo[redakti | redakti fonton]

La rakonto komenciĝis en 1453, kiam greka kavaliro prenis la relikvon en la fera kesteto el la preĝejo Haghia Sophia dum la sieĝo. Laŭ ordono de la imperiestro tiu relikvo devas esti forprenita de la sieĝata urbo, por ke la turkoj ne povu disĵeti ĝin. Baldaŭ ĝi estu metota en muron de alia preĝejo dum konstruo. Kaze de tio la greka popolo reakiros sian liberecon. La menciita kavaliro elrompiĝis el la sieĝata Konstantinopolo kaj post iom da vagado li ekloĝis en Hungario, nome en Szentes. Ĉi tie li geedziĝis kun greka fraŭlino kaj iliaj posteuloj konstruis la kirkon nature kun la relikvo. estis metita en ĝiajn murojn. La miraklo plenumiĝis, komence de la 1800-aj jaroj eksplodis la sendependiga milito de la grekoj kaj ili reakiris sian liberecon.

Navo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.