Ortodoksa sinagogo en Oradea

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ortodoksa sinagogo en Oradea estas historia monumento de la urbo.

Ortodoksa sinagogo en Oradea

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama hungara urbo Nagyvárad (nun Oradea en Rumanio) la judoj disiĝis al ortodoksa kaj liberala ritoj en 1870. Por la ortodoksuloj tiu ĉi sinagogo konstruiĝis en 1890, poste en 1908 pli nova juda preĝdomo estis konstruita en la korto. En 1944 germanaj kaj hungaraj faŝistoj deportis la judojn al Aŭŝvico. Post la 2-a mondmilito jam dum dominado de Rumanio iom da judoj elmigris al Palestino. En 2004 oni deklaris la sinagogon historia monumento. En 2008 tiu ĉi sinagogo funkciis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La sinagogo situas sola en korto proksime al la strata trotuaro.

Flanko de la ortodoksa sinagogo en Oradea

La konstruaĵo havas eklektikan stilon kun riĉaj maŭraj elementoj. La sinagogo estas kvadrata, la fasado ornamita riĉe rigardas al la strato. Ĝi havas 600 sidlokojn por viroj sur la teretaĝo, supre por virinoj 450 sidlokojn kaŝitajn per ligna balustrado. La ĉefa enirejo estas uzata nur por viroj kaj ĝi situas en la mezo de la fasado. En mezo de la navo situas la predikejo. La muroj estas pentritaj per geometriaj motivoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Rumana Vikipedio