Saltu al enhavo

Oscar Niemeyer Internacia Kultura Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oscar Niemeyer Internacia Kultura Centro
arta muzeo
kultura centro Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Arkitekto Oscar Niemeyer vd
Estiĝo 2011
Malfermo 26-a de marto 2011
Lando Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Avilés
Adreso Avda. del Zinc
Poŝtkodo 33490
Situo
Geografia situo 43° 33′ 27″ N, 5° 55′ 4″ U (mapo)43.557443-5.91771Koordinatoj: 43° 33′ 27″ N, 5° 55′ 4″ U (mapo)
Oscar Niemeyer Internacia Kultura Centro (Asturio)
Oscar Niemeyer Internacia Kultura Centro (Asturio)
DEC
Lokigo de Asturio en Hispanio
Situo de Oscar Niemeyer Internacia Kultura Centro
Map
Oscar Niemeyer Internacia Kultura Centro
Retejo https://www.centroniemeyer.es/
vdr

La Internacia Kultura Centro Oscar Niemeyer (hispane Centro Cultural Internacional Oscar Niemeyer) estas kultura komplekso, kiu kunigas diversajn artajn kaj kulturajn eventojn: ekspozicioj, muziko, teatro kaj danco, kinejo, kaj ankaŭ kafejoj, edukaj institucioj, ktp [1]. Ĝi situas en Avileso, Asturio, Hispanio.

La kultura centro estis projektita de arkitekto Oscar Niemeyer en 2006. Konstruado komenciĝis en aprilo 2008 kaj finiĝis en decembro 2010. La solena malfermo okazis la 26-an de marto 2011.  La komplekso inkludas kvar konstruaĵojn kun suma areo de 40,000 m² kaj la areo inter ili. La konstruaĵoj de la Centro inkludas halon por 1000 spektantoj, 4000 m² da ekspoziciejo, observplatformo, kinejoj, salonoj por provludoj, konferencoj kaj seminarioj. La kosto de la centro estis 53 milionoj da €, kiuj estis asignitaj fare de la registaro de Asturio, urbaj aŭtoritatoj kaj privataj donacantoj.

Niemeyer mem priskribis la centron kiel: "malfermaj spacoj ĉirkaŭ la mondo, loko por edukado, kulturo kaj paco ". La Centro estas unu el la malmultaj laboraĵoj de Niemeyer en Eŭropo kaj la ununura en Hispanio [2].

La centro estis konstruita en la industria zono de la ĉefa industria centro de Asturio, la urbo Aviles, kiu en la lastaj jaroj trovis sin en deprimita stato pro la malkresko de la industrio. La aŭtoritatoj de Asturio decidis igi la urbon la kultura ĉefurbo de la aŭtonomio, konsentante la konstruadon de la Internacia Kultura Centro Oscar Niemeyer. La malfermo de la centro, laŭ siaj kreintoj, devus esti la impulso por la renovigo de la tuta industria zono, kiu estas desegnita de brita arkitekto Norman Foster.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Niemeyer Centre. Tourism of Spain. Alirita 3 March 2024.
  2. Historia. Centro Niemeyer. Alirita 3 March 2024.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]