Saltu al enhavo

Osdorp Posse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osdorp Posse
Persona informo
Profesio
Aktiva dum 1989– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Osdorp Posse, fondita en Amsterdamo, Nederlando, en 1989, estis la unua grupo kiu faris repon en nederlanda lingvo. Ĉiuj kvar membroj estas rilataj unu al alia. Influita de la krimulrepo, ili famiĝis kombinante la muzikon de hardcore hiphopo kun nederlandlingva vortumado montranta laŭvortaj tradukaĵoj de usona slango. Dekomence aprezita nur en la nederlanda subkultura etoso, ili atingis komercan sukceson kaj projekciis grandan influon en la nederlanda hiphopa etoso.

En la debuta albumo Osdorp Stijl (1992) estas kantoj kiuj temas pri komerca muziko ("Commerciële AIDS"), religia fanatismo ("Katholieke trut"), kaj la kontenteco trinki bieron ("Bier").

En Afslag Osdorp (1995) aperas sociaj temoj kiel prostituado, reala amo, hejma perforto kaj religio.

En 1996 la bando ludis kun la bando de Mortmetalo nome Nembrionic, kio rezultis en Briljant, Hard en Geslepen en kiu hiphopo kaj metalo estis kombinita. En 1998 ili startigis sian propran diskeldonejon, nome Ramp Records.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • Osdorp Stijl (1992)
  • Roffer dan Ooit (1992)
  • Vlijmscherp (1993)
  • Afslag Osdorp (1995)
  • Briljant, Hard en Geslepen (1996)
  • Geendagsvlieg (1997)
  • Oud & Nieuw (1998)
  • Kernramp (2000)
  • Tegenstrijd (2003)
  • Hollandse Hardcore Hiphop Helden (2005)
  • LAOS Projects (Laberinto & Osdorp Posse) (2007)
  • 2 Decennia (2008) (2 KD-oj)

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • "Hardcore Leeft" (Marto 1994)
  • "Ongeplugd" (Decembro 1994)
  • "Origineel Amsterdams" (2000)
  • "Chemoderniseerd" featuring Blind Justice (2000)
  • "Ik Eerst/Jongens Uit De Industrie" (2003)
  • "Fok Jou!" (2003)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Osdorp Posse en la angla Vikipedio.