Osera de Ebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Osera de Ebro
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50175
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 400  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 0° 35′ U (mapo)41.5343612-0.5806461Koordinatoj: 41° 32′ N, 0° 35′ U (mapo) [+]
Alto 174 m [+]
Areo 24,558364 km² ( 245 5.8 364 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Osera de Ebro (Provinco Zaragozo)
Osera de Ebro (Provinco Zaragozo)
DEC
Osera de Ebro
Osera de Ebro
Situo de Osera de Ebro
Osera de Ebro (Hispanio)
Osera de Ebro (Hispanio)
DEC
Osera de Ebro
Osera de Ebro
Situo de Osera de Ebro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Osera de Ebro [+]
vdr

Osera de Ebro [oSEra DEbro] estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Osera estas komprenebla kiel "Ursejo" kaj tiukadre aperas tri ursoj en la municipa blazono; tamen ĝi povus ankaŭ deriviĝi el radiko de ostoj, rilate al iama tombejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Osera de Ebro estas municipa teritorio en la sudorienta parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion sude de Villafranca de Ebro kaj norde de Fuentes de Ebro. La aŭtovojo paga AP-2 kaj N-2 komunikas kun Zaragozo nordokcidente, kaj kun Bujaraloz oriente. La Naturrezervejo Sotoj kaj Galaĉoj de Ebro okupas grandan parton de la teritorio.

La loĝloko Osera de Ebro mem estas je nur 35 km sudoriente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero Ebro. Ĝi estas sur 174 msm. La loĝloko mem estas inter Villafranca de Ebro kaj Pina de Ebro sudoriente rande de meandroj de la rivero Ebro, kaj inter Osera kaj Pina estas loĝloko Aguilar de Ebro, apartenanta al Osera.

Nordokcidente: Villafranca de Ebro Norde: Villafranca de Ebro Nordoriente: Pina de Ebro
Okcidente: Villafranca de Ebro Oriente: Pina de Ebro
Sudokcidente: Fuentes de Ebro Sude: Fuentes de Ebro Sudoriente: Pina de Ebro

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Post la konkero fare de kristanoj, granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultos en ekonomia kaj demografia krizo.

Plej frua referenco dokumenta estas de 1138. En tiu epoko estis kastelo. Osera kun Villafranca de Ebro kaj Nuez de Ebro inter aliaj lokoj, apartenis al la baroneco de Alfajarín, kiu dum la 14-a jarcento apartenis al la familio Cornel. En 1468 la baroneco ekapartenis al Gaspar de Ariño, fondinto de sendependa baroneco de Osera, en 1491. Baldaŭ Osera ekapartenis al Villalpando-Funes, senjoroj de la baroneco de Quinto. Sukcedantoj estis ekde 1626 Markizoj de Osera. La dekreto de forpelo de moriskoj de 1610 forigis multajn familiojn el la loko.

Osera de Ebro demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. De tiam estis ĉirkaŭ 500 loĝantoj ĝis la mezo de la 20-a jarcento. Kelkaj loĝlokoj de la provinco perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Osera de Ebro, oni malaltiĝis ĝis nunaj 413 (2022).

Dum la Hispana Enlanda Milito la anarkiisma Kolono Durruti konkeris Osera dum klopodoj konkeri ĉefurbon Zaragozon, kio rezultis malsukcese.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio, krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Sed ĉefa rimedo nune estas industrio.

El vidindaĵoj menciindas la mudeĥara preĝejo kun elstara same mudeĥara sonorilturo, restaĵoj de la kastelo, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]