Oskar Vojnić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oskar Vojnić
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1864 (1864-05-18)
en Subotica
Morto 18-an de majo 1914 (1914-05-18) (50-jaraĝa)
en Port Said
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto • esploristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barono Oskar Vojnić (naskiĝis la 18-an de majo 1864 en Subotica, mortis la 18-an de majo 1914 en Port Said) estis mondvojaĝanto, ĉasisto, aventuristo, fotisto, esploristo kaj vojaĝlibra verkisto, kiu pasigis la plej grandan tempon de sia vivo en la komunumo Bačka kiu apartenis al la kroatoj en Vojvodino. Profesie li estis doktoriĝinta juristo. Li estis honorige nomumita estro de la samoanoj. Fontoj en la hungara lingvo notas lin kiel Vojnich Oszkár.[1] Li estis konato de la esperantista mondvojaĝanto, esploristo kaj vojaĝlibra verkisto Tibor Sekelj, kiu pasigis la finon de sia vivo en la naskiĝurbo de Oskar Vojnić. Ambaŭ kontribuis al la starigo kaj pliampleksigo de la Urba Muzeo en Subotica, kaj en 1974-1975 en la serba lingvo aperis biografia romano de Tibor Sekelj pri la vivo de Oskar Vojnić, kiu publikiĝis, en tri partoj, en la revuo Rukovet, kaj sekve ankaŭ en 1980 eldoniĝis en la hungara lingvo.[2]

Interalie, Oskar Vojnić estas menciita en franca kaj angla vikipedioj ĉar li mortigis en 1911 tigrojn de Balio kiujn li kontribuis entute malaperigi.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gradski muzej Subotica Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Peter Ric / Péter Ricz: Istorija muzeja / Историја музеја (serbe: "historio de la Urba Muzeo en Subotica ", tiu-paĝe ankaŭ en la hungara kaj angla)
  2. Tibor Sekelj (1980): "A világjáró vadász - Vojnich Oszkár élete és munkássága" (hungare: "La mondvojaĝanta ĉasisto - vivo kaj verko de Oskar Vojnić", redakto Palusek Béla, eldonejo Életjel (Vivosigno), Radnički univerzitet ("Laborista Universitato") Veljko Vlahović en Subotica, 72 paĝoj.