Oszkár Betlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oszkár Betlen
Persona informo
Naskonomo Bettelheim Oszkár
Naskiĝo la  13-an de septembro 1909(nun 1909-09-13)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Pozono
Morto la 20-an de januaro 1969
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Oszkár Betlen [oskAr], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Betlen Oszkár estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, elektristo. Lia origina familia nomo estis Bettelheim, lia filo estis János Betlen.

Oszkár Bettelheim[1] naskiĝis la  13-an de septembro 1909(nun 1909-09-13) en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 20-an de januaro 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oszkár Betlen naskiĝis en juda familio kaj venis al Budapeŝto kiel infano. Li akiris elektristan licencon kaj laboris en sia profesio dum pluraj jaroj, dum li estis ankaŭ sindikatano, eĉ ekde 1929 membro de la subtera komunista junularo. En 1930 li finis duonjaran kurson de la Komunista Junulara Organizo en Moskvo. Reveninte hejmen li partoprenis en komunisma periodaĵo, tial li estis arestita en 1931, en la sekva jaro li estis deportita al Bratislavo. Li estis tie soldato, poste li aliĝis al la slovaka laborista movado en 1934, poste ankaŭ al la ĉeĥoslovakiaj komunistoj. La redaktis hungarlingvan komunisman gazeton, krome li havis partiajn postenojn. Post la nazia okupado de Ĉeĥoslovakio li partoprenis en la fuĝoj de komunistoj al Pollando. La germanoj kaptis lin kaj estis deportita al pluraj koncentrejoj. Post la liberiĝo en 1945 li aliĝis al la komunistoj kaj estis ĵurnalisto de la komunista ĵurnalo en Budapeŝto, inter 1951 kaj 1954 li estis ĝia ĉefredaktoro. Pli poste li havis partiajn taskojn. Depost la hungara revolucio de 1956 li estis firma apoganto de politiko de János Kádár, krome li laboris en partia instituto. Li kandidatiĝis (CSc) en 1968 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis ŝtatajn premiojn inter 1948-1959.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vesszen a sovinizmus! (1945)
  • Reszlovakizálás és a szlovákok kényszerű áttelepítése (1946)
  • Fehér könyvek (4 volumoj, 1957)
  • Élet a halál földjén (membiografia romano, 1959)
  • A Komintern egységpolitikája 1933-1937 (1968)
  • A magyar és a nemzetközi munkásmozgalom története 1848-1945 (studenta lernolibro, 1969)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]