Otmar Avsec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Otmar AVSEC)
Otmar Avsec
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1907 (1907-01-01)
Morto 20-an de aŭgusto 1975 (1975-08-20) (68-jaraĝa)
en Ljubljano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioReĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenojAŭstrio-HungarioSlovenioJugoslavio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Otmar AVSEC (naskiĝis en 1907; mortis la 20-an de aŭgusto 1975 en Ljubljana) estis slovena esperantisto kaj vortaristo.

Avsec lernis Esperanton en 1925 kaj tuj fariĝis aktivulo. Li estis ĝenerala sekretario de Jugoslavia Esperanto-Federacio.

En 1955 aperis lia Esperanto-slovena vortaro ĉe la Slovenia Ŝtata Eldonejo en Ljubljano (200 p.). Ĝi fariĝis la bazo de lia ĉefa verko, dudirekta vortaro slovena-Esperanto kaj Esperanto-slovena, aperita de la sama eldonejo en 1958 (303 p.) kaj dua kompletigita eldono tie en 1972 (303 p.). Jen kelkaj linioj el litero K, kiu donas ideon pri la strukturo, detaleco kaj profundeco de la vortaro slovena-esperanta:

krucifer-oj (bo) križarka

krucifiks-o razpelo

kruĉ-o vrč

krud-a surov, neotesan, -aĵo surovina (material)

kruel-a oktruten

krup-o davica

krupier-o krupjé, pomočnik v igralnici

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Libroj[rompita ligilo] de Otmar Avsec en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.